Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kie vi estis tiel longe, kaj kie mi estis?" Kaj li ekrigardis ĉirkaŭen. "Kiel malvarme estas ĉi tie! Kiel malplene kaj vaste estas ĉi tie!" Kaj li ĉirkaŭprenis Gerdan, kaj ŝi ridis kaj ploris de ĝojo. Tio estis tiel ĉarma vidaĵo, ke eĉ la pecoj da glacio ĉirkaŭe dancis de ĝojo. Kiam ili laciĝis, ili kuŝiĝis ĝuste en la formo de tiuj literoj; pri kiuj la neĝa reĝino diris, ke se li ilin trovos, li fariĝos sia propra sinjoro kaj ŝi donos al li la tutan mondon kaj ankoraŭ paron da novaj glitiloj.

Gerda kisis al li la vangojn, kaj ili fariĝis rozokoloraj, ŝi kisis lin sur la okuloj, kaj ili ekbrilis kiel la ŝiaj; ŝi kisis lin sur la manoj kaj piedoj, kaj li fariĝis sana kaj vigla. Nun la neĝa reĝino povis sen timigo reveni hejmen, lia liberiga dokumento jam tie staris, skribita per briletantaj pecoj da glacio.

Ili donis al si reciproke la manojn kaj elmigris el la granda palaco. Ili parolis pri la avino kaj pri la rozoj supre sur la tegmento, kaj kien ili iris, tie kvietiĝis la ventoj kaj eklumis la suno. Kiam ili atingis la arbetaĵon kun la ruĝaj beroj, la norda cervo tie staris kaj atendis. Ĝi havis apud si alian junan cervon, kies mamo estis plena kaj donis al la infanoj sian varman lakton. Poste ili portis Gerdan kaj Kayon antaŭe al la Finnino, en kies varmega ĉambro ili sin varmigis kaj ricevis informojn por la veturo hejmen, kaj poste al la Lapino, kiu kudris por ili novajn vestojn kaj rebonigis ilian glitveturilon.

La du cervoj saltadis apude kaj akompanis ilin ĝis la landlimo; tie, kie montriĝis la unua verdaĵo, ili diris adiaŭ al la cervoj kaj al la Lapino.

"Adiaŭ!" ili ĉiuj diris. La unuaj malgrandaj birdoj komencis pepadi, la arbaro havis freŝan verdecon, kaj el la arbaro venis sur belega ĉevalo, kiun Gerda konis (ĝi estis siatempe aljungita al la ora veturilo), juna knabino kun malproksimen lumanta ruĝa ĉapeto sur la kapo kaj kun pistoloj en la zono. Tio estis la malgranda rabista knabino, al kiu tedis sidi hejme kaj kiu volis rajdi antaŭe norden kaj poste en alia direkto, kien ŝia kaprico ŝin pelos. Ŝi tuj rekonis Gerdan, kaj Gerda rekonis ŝin, estis granda ĝojo.

"Aŭskultu, knabo, vi havas specialan talenton por vagado!" ŝi diris al la malgranda Kay. "Mi volus scii, ĉu vi meritas, ke por vi oni kuru ĝis la fino de la mondo!"

Sed Gerda karesis al ŝi la vangojn kaj demandis pri la princo kaj la reĝidino.

"Ili forveturis en fremdajn landojn!" diris la rabista knabino.

"Sed la korniko?" demandis la malgranda Gerda.

"Ha, la korniko mortis!" ŝi respondis. "Ĝia malsovaĝa amatino