Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malgranda el la nepoj dancis ĉirkaŭ ili kaj kriis tute feliĉoplene, ke hodiaŭ vespere estos tre gaje kaj oni ricevos rostitajn terpomojn. La sambuka virineto kapjesis en sia arbo kaj kune kun ĉiuj aliaj kriis "hura!"

"Sed tio ja ne estis fabelo!" interrompis la malgranda knabo la rakontanton.

"Jes, tion vi certe komprenas!" respondis la maljunulo. "Sed ni demandu pri tio la sambukan virineton!"

"Tio ne estis fabelo!" diris la sambuka virineto; "sed nun ĝi venas. El la realeco ĝuste elkreskas la plej mirinda fabelo; alie ankaŭ mia belega sambuka arbetaĵo ne povas ja elkreski el la tekruĉo!" Kaj ŝi prenis la malgrandan knabon el lia lito, almetis lin al sia brusto, kaj la sambukaj branĉoj, kovritaj de floraĵoj de supre ĝis malsupre, interfermiĝis ĉirkaŭ ili, tiel ke ili sidis kiel en plej densa laŭbo. Ĉi tiu flugis kun ili tra la aeron, estis nekompareble bele. La sambuka virineto subite aliformiĝis en malgrandan ĉarman knabinon, sed ŝia jupo estis ankoraŭ el la sama verda, floraĵornamita ŝtofo, kiun la sambuka virineto estis portinta. Sur la brusto ŝi havis efektivan sambukan floraĵon kaj ĉirkaŭ la blondaj buklaj haroj tutan kronon da sambukaj floraĵoj. Ŝiaj okuloj estis grandaj kaj bluaj, ho, estis plezuro rigardi ŝin! La knabino kaj la knabo kisis sin reciproke, ili havis ja la saman aĝon kaj estis plenaj de la sama gajeco.

Mano en mano ili eliris el la laŭbo kaj staris nun en la bela florĝardeno de la hejmo. Apud la freŝa herbobedo kuŝis la bastono de la patro, alligita al ŝtipo. Por la infanoj en la bastono estis vivo; kiam ili sidiĝis sur ĝi, la metala kapo de la bastono aliformiĝis en kapon ĉevalan; la longaj nigraj kolharoj flirtis, kvar graciaj fortikaj kruroj elkreskis; la besto estis forta kaj flama. Galope ili ĉirkaŭrajdis la herboplacon, kur'-kur'! "Nun ni rajdas multe da mejloj foren!" diris la knabo; "ni rajdas al la kavalira bieno, kie ni estis en la pasinta jaro!" Kaj ili rajdis kaj rajdis ĉirkaŭ la herboplaco, kaj la malgranda knabino, pri kiu ni scias, ke ŝi estis neniu alia ol la sambuka virineto, konstante kriadis: "Jen ni estas en la kamparo! Ĉu vi vidas la vilaĝanan domon kun la granda bakforno, kiu elrigardas sur la vojon kiel giganta ovo en la muro? La sambuka arbo pendigas super ĝi siajn branĉojn, kaj la koko fiere marŝas kaj gratante serĉas manĝaĵon por siaj kokinoj; rigardu, kian fieran mienon li havas! Jen ni estas apud la preĝejo! Ĝi troviĝas alte sur la monto sub la potencaj kverkoj, el kiuj unu velksekiĝis. Jen ni estas antaŭ la forĝejo, kie la fajro brulas kaj la duonnudaj viroj frapas per la marteloj tiel, ke la fajreroj saltas malproksimen ĉirkaŭen. Sed ni rapidu antaŭen,