Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭen, al la belega kavalira bieno!" Kaj ĉio, pri kio parolis la malgranda knabino, kiu sidis malantaŭe sur la bastono, efektive preterflugis preter ili; la knabo tion vidis, kaj tamen ili nur rajdis ĉirkaŭ la herboplaco. Poste ili ludis en la flanka aleo kaj ĉirkaŭbaris per palisetoj sur la tero malgrandan ĝardenon. La knabino prenis la sambukan floraĵon el siaj haroj, plantis ĝin, kaj ĝi kreskis alten tiel same, kiel ĉe tiuj maljunuloj, kiam ili, estante ankoraŭ infanoj, kune ludis en la nova gardenaro, kiel estas rakontite antaŭe.

Kiel tiuj, ili promenis mano en mano, sed ili ne supreniris la ruĝan turon, ne promenis en la Frederikmonta parko, ne, la malgranda knabino prenis la knabon ĉirkaŭ la korpo, kaj ili ekflugis malproksimen, tra la tuta Danujo, kaj estis printempo kaj fariĝis somero, estis aŭtuno kaj fariĝis vintro, kaj mil bildoj speguliĝis en la okuloj kaj en la koro de la knabo, kaj ĉiam la malgranda knabino kantadis al li: "ĉi tion neniam forgesu!" Dum la tuta flugado la sambuka arbo odoris tre dolĉe kaj ĉarme. La knabo vidis la rozojn kaj la aliajn florojn, sed la sambuka arbo odoris pli balzame, ĉar ĝiaj floraĵoj pendis ĉe la koro de la malgranda knabino, kaj al tiu koro la malsana knabo dum la flugado ofte apogadis la kapon.

"Ĉi tie estas belege en printempo!" diris la malgranda knabino, kaj ili staris en ĵus verdiĝinta fagarbaro, kie verda asperulo odoris ĉe iliaj piedoj kaj palruĝaj anemonoj en la verdaĵo belege aspektis. "Ho, se ĉiam estus printempo en la bonodora Dana fagarbaro!"

"Ĉi tie estas belege en somero!" ŝi diris, kaj ili preterveturis preter malnovaj kasteloj el la tempo de kavaliroj; la ruĝaj muroj kaj la dentvicaj frontonoj speguliĝis en la fosoj, en kiuj naĝis cignoj kaj rigardadis en la malnovajn malvarmetajn aleojn.

Sur la kampo ondiĝadis la greno simile al moviĝanta maro, ruĝaj kaj flavaj floroj balanciĝadis en la kavoj, ĉe la bariloj volviĝadis supren sovaĝa lupolo kaj florantaj konvolvuloj, kaj vespere leviĝadis la luno, granda kaj plena, kaj la fojnamasoj sur la herbejoj dolĉe bonodoris. "Ĉi tion oni neniam forgesas!"

"Ĉi tie estas belege en aŭtuno!" diris la malgranda knabino, kaj la aero fariĝis duoble pli alta kaj blua, la arbaro ricevis la plej belajn kolorojn de ruĝo, flavo kaj verdo, la ĉashundoj galopis antaŭen, tutaj amasoj da sovaĝaj birdoj kun akra kriado flugis trans ta tombojn de la gigantoj, sur kiuj rubusaj longaj branĉoj etendis sin super la malnovaj ŝtonoj.

Sur la mallume blua maro ĉie montriĝis blankaj velŝipoj, kaj en la draŝejo sidis maljunaj virinoj, knabinoj kaj infanoj kaj ŝirkolektis lupolon en grandan vazon. La junaj kantis kantojn, sed la maljunaj rakontis fabelojn pri koboldoj kaj sorĉistoj. Ion pli bonan oni ne povas imagi al si!

"Ĉi tie estas belege en vintro!" diris la malgranda knabino, kaj ĉiuj