Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

arboj staris kovritaj de prujno, kvazaŭ ili estus aliformigitaj en blankajn koralojn. La neĝo knaris sub la piedoj, kiel se oni ĉiam havus sur si novajn botojn, kaj de la ĉielo falis falsteloj unu post la alia. En la ĉamhro oni ekbruligis la kristnaskan arbon, oni tie vidis donacojn kaj gajan humoron. En la vilaĝana domo en la kamparo aŭdiĝis gajaj sonoj de violono, ĝojkriante kaj ridante oni kaptadis tranĉaĵojn da pomoj, kaj eĉ la plej malriĉa infano konfesis: "Estas belege en vintro!"

Jes, estis belege, kaj la malgranda knabino montris al la knabo ĉion, kaj ĉiam odoris la sambuka arbo, kaj ĉiam flirtis la ruĝa flago kun la blanka kruco, la flago, sub kiu la maljuna maristo estis forveturinta el la nova ĝardenaro. Kaj el la knabo fariĝis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman mondon, malproksimen, al la varmaj landoj, kie kreskas la kafo. Sed ĉe la adiaŭo la malgranda knabino prenis de sia brusto sambukan floraĵon kaj donis al li por konservi. Li metis ĝin en sian preĝolibron, kaj ĉiufoje, kiam li ĝin malfermis en la fremda lando, lia rigardo antaŭ ĉio falis sur la lokon, kie kuŝis la floraĵo de memoro. Ju pli longe li ĝin rigardis, des pli freŝa ĝi fariĝis; li sentis kvazaŭ odoron el la hejmaj arbaroj, kaj klare li vidis inter la folietoj de la floraĵo la malgrandan knabinon, rigardantan per siaj klaraj okuloj, kaj li aŭdis, kiel ŝi flustras al li: "Ĉi tie estas belege en printempo, en somero, en aŭtuno kaj en vintro!" Kaj centoj da bildoj tiam glitis tra liaj pensoj.

Tiel pasis multe da jaroj, kaj jen li estis maljuna homo kaj sidis kun sia maljuna edzino sub floranta arbo. Ili tenis sin reciproke je la manoj, tute tiel same, kiel estis farintaj la praavo kaj la praavino tie en la nova ĝardenaro, kaj ili tiel same parolis pri la malnovaj tagoj kaj pri la ora edziĝofesto. La malgranda knabino kun la bluaj okuloj kaj la sambukaj floraĵoj en la haroj sidis supre en la arbo, kapjesis al ili ambaŭ kaj diris: "Hodiaŭ estas la tago de la edziĝo!" Poste ŝi prenis du florojn el sia florkrono, kisis ilin, kaj ili eklumis antaŭe kiel arĝento, poste kiel oro, kaj kiam ŝi metis ilin sur la kapojn de la maljunuloj, ĉiu el la floroj aliformiĝis en oran kronon. Kaj ili sidis ambaŭ kiel reĝo kaj reĝino sub la bonodora arbo, kiu aspektis tute kiel sambuka arbo, kaj li rakontis al sia maljuna edzino la historion pri la sambuka virineto, tiel, kiel ĝi estis rakontita al li, kiam li estis malgranda knabo, kaj ambaŭ opiniis, ke en ĝi troviĝas multe da io, kio similas al ilia propra historio, kaj ĝuste tio plej bone plaĉis al ili.

"Jes, tiel estas la afero!" diris la malgranda knabino en la arbo. "Unuj nomis min sambuka virineto, aliaj nomis min Driado, sed en efektiveco mi estas nomata rememoro. Mi sidas en la arbo, kiu kreskas kaj