Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ankoraŭ pli rompigus!" Sed ĝi ne fariĝis marmalsana kaj plu ne rompiĝis.

"Ĝi estas bona kontraŭ la marmalsano, se oni havas ŝtalan stomakon kaj krom tio ĉiam konscias, ke oni estas io pli ol homo! Ĉe mi tio jam pasis; ju pli delikata oni estas, des pli oni povas elteni!" "Krak!" ekĝemis la ovoŝelo, ĉar ŝarĝveturilo ĝin transveturis. "Ha, kiel tio premas!" ĝemis la flikilo; "nun mi tamen fariĝas marmalsana; mi rompiĝas, mi rompiĝas!" Sed ĝi ne rompiĝis, malgraŭ ke ĝin transveturis ŝarĝveturilo, ĝi kuŝis laŭlonge, - kaj ĝi kuŝu tie plue.


Sonorilo

En la malvastaj stratoj de la granda urbo, kiam la suno subiris kaj la nuboj supre inter la kamentuboj lumis orkolore, jen tiu jen alia aŭdis ian strangan tonon, similan al sono de preĝeja sonorilo, sed pro la bruo de la veturiloj kaj de la movado oni povis distingi ĝin nur dum mallonga momento. "Nun sonas la vespera sonorilo!" oni diradis, "nun la suno subiras!"

Ekstere de la urbo, kie la domoj kun siaj ĝardenoj kaj malgrandaj pecoj da kampo staris pli maldense, la promenantoj vidis la vesperan ĉielon ankoraŭ pli bele kaj aŭdis la sonadon de la sonorilo ankoraŭ pli forte. Oni havis la impreson, kvazaŭ la tono sonas el ia preĝejo profunde interne en la silenta bonodora arbaro, kaj la homoj rigardis en tiu direkto, kaj ilia animstato fariĝis solena.

Tiel daŭris multe da tempo. Unu diris al la alia: "Ĉu tie en la arbaro troviĝas preĝejo? La sonorilo havas ja mirindan, belegan sonon; ĉu ni ne eliru kaj rigardu ĝin pli proksime?" Kaj la riĉuloj veturis, kaj la malriĉuloj iris, sed la vojo ŝajnis al ili rimarkinde longa, kaj kiam ili atingis grupon da salikoj, kiuj kreskis ĉe la rando de la arbaro, ili sidiĝis, rigardis supren al la longaj branĉoj kaj opiniis, ke ili nun ripozas en la plej vera verdejo de la arbaro.

La sukeraĵisto venis el la urbo kaj starigis sian tendon, kaj poste venis ankoraŭ unu sukeraĵisto kaj pendigis kiel insignon super sia tendo sonorilon, kiu, ŝirme kontraŭ la pluvo, estis gudrita kaj ne havis frapilon. Kiam la homoj iris returne hejmen; ili opiniis, ke estis tre romantike. Tri personoj asertis, ke ili penetris ĝis la