Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kvin fingroj; sed ion tiom multe pensantan pri si, kiel tiuj fingroj, mi neniam plu vidis, kaj tamen ili ekzistis ja nur por tio, ke ili min tenu, ke ili prenu min el la skatolo kaj metu min en la skatolon!"

"Ĉu ili do distingis sin per brilo?" demandis la peceto da vitro.

"Per brilo?" ekkriis la flikilo, "ne, sole nur per malmodesteco! Tio estis kvin fratoj, ĉiuj naskitaj ‚fingroj’; en rekta pozicio ili staris fiere unu apud la alia, kvankam ilia longo estis tre malegala. La plej ekstrema el ili, la ‚dika fingro’ , estis mallonga kaj dika; ĝi ne staris en unu vico kun ĉiuj, sed antaŭ la vico, kaj krom tio ĝi havis nur unu artikon en la dorso, ĝi povis kliniĝi nur en unu direkto, sed ĝi asertis, ke homo, al kiu ĝi estas dehakita, restas libera de militservo. La ‚potlekisto’ enŝovadis sin en dolĉaĵon kaj en acidaĵon, montradis la sunon kaj la lunon kaj premadis la plumon, kiam ili skribis; la ‚longulo’ estis je tuta kapo pli alta ol ĉiuj aliaj; la ‚ringoportisto’ havis oran strion ĉirkaŭ la korpo, kaj la malgranda ‚Petro-ludisto’ faradis nenion kaj estis ankoraŭ fiera pri tio. Tie estis kaj restis nur fanfaronado, kaj tial mi ĵetis min en la defluilon."

"Kaj nun ni sidas kune kaj brilas!" diris la vitropeceto. Subite en la defluilon enverŝigis pli da akvo, kiu eliris trans la randon kaj fortiris kun si la vitropeceton.

"Vidu, nun tiu ricevis promocion!" diris la flikilo. "Mi sidas plue, mi estas tro delikata, sed tio estas mia fiero, kaj ĝi estas estiminda!" Tiel ĝi sidis en vertikala pozicio kaj multe pensis.

"Mi preskaŭ supozas, ke mi estas naskita de suna radio, tiel delikata mi estas. Al mi eĉ ŝajnas, ke la suno ĉiam serĉas min sub la akvo. Ho, mi estas tiel maldika, ke mia propra patrino ne povas min trovi. Se mi havus ankoraŭ mian malnovan okulon, kiu derompiĝis, mi pensas, ke mi povus verŝi larmojn. Ne, mi tamen tion ne farus, plori ne estas nobele."

Unu tagon kelkaj strataj buboj kuŝiĝis ĉirkaŭ la defluilo kaj serĉfosis en ĝi, kie ili trovis malnovajn najlojn, kuprajn monerojn kaj alion similan. La afero ne estis pura, ĝi tamen faris al ili plezuron.

"Aj!" ekkriis unu el ili, pikiĝinte per la flikilo. "Tio estas malbona bubo!"

"Mi ne estas bubo, mi estas fraŭlino!" diris la flikilo, sed neniu tion aŭdis. La sigelvakso desolviĝis, kaj pro tio ĝi opiniis sin ankoraŭ pli nobela ol antaŭe.

"Jen alnaĝas ŝelo de ovo!" diris la knaboj, kaj ili enpikis la flikilon fortike en la ŝelon.

"Blankaj muroj, kaj mem nigra!" diris la flikilo; "tio bone aspektas; nun oni min ja povas vidi! Se mi nur ne fariĝos marmalsana, ĉar tiam mi