Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ho! kia mallumo interne! Estis multe pli malbone, ol sub la breto de l’ defluejo, kaj tiel malvaste! Sed la stansoldato restis firma, kaj li kuŝis tie kun la pafilo en la brako. —

La fiŝo ĉirkaŭe naĝis, movante sin plej terure; fine ĝi fariĝis tute senmova, ekbrilo kvazaŭ fulmo ĝin trakuris, jen brilis tute hele, kaj iu laŭte kriis: „Stansoldato!” La fiŝo estis kaptita, sendita al la vendejo, vendita kaj portita al kuirejo, kie la servistino ĝin distranĉis per granda tranĉilo. Per du fingroj ŝi prenis la soldaton ĉirkaŭ la korpo kaj portis lin en la ĉambron, kie ĉiuj volis vidi tian admirindan personon, kiu vojaĝis en la stomako de fiŝo; sed la stansoldato estis tute ne fiera. Ili starigis lin sur la tablo, kaj tie — vidu, kiaj mirigaj aferoj povas okazi en la mondo — la soldato troviĝis en la sama ĉambro, kie li antaŭe estis; li vidis la samajn infanojn, kaj la ludiloj staris sur la tablo, la bela palaco kun la ĉarma dancistino; ŝi staris ankoraŭ sur unu piedo kaj tenis la alian alte en la aero, ankaŭ ŝi estis firma; tio kortuŝis la stansoldaton, li volonte estus plorinta stanlarmojn, sed tio ne decus al li. Li rigardis ŝin, kaj ŝi rigardis lin, sed ili diris nenion.

Sed subite unu el la knabetoj ĵetis la stansoldaton en la fornon, eĉ ne dirante la kaŭzon; sendube la koboldo en la skatoleto estis kulpa pri tio.