Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
Rakonto pri patrino

Patrino sidis ĉe sia infaneto, ŝi estis tiel malgaja, ŝi tiom timis, ke ĝi mortos. La infaneto estis pala, ĝiaj okuletoj malfermiĝis; nur malforte ĝi spiris, kaj kelkafoje profunde, kvazaŭ ekĝemante; kaj ankoraŭ pli malĝoje la patrino rigardis sian karuleton.

Jen iu frapis la pordon, kaj venis malriĉa, grandaĝa viro, envolvita en ĉevala kovrilo, ĉar ĝi varmigas, kaj tion li bezonis; estis ja malvarma vintro; ĉio ekstere estis kovrita je glacio kaj neĝo; kaj la vento akre blovis tiel, ke la vizaĝo doloris.

Ĉar la viro tremis pro malvarmo, kaj la infaneto momenton dormis, la patrino verŝis bieron en kruĉon, kaj ŝi metis ĝin en la fornon por ĝin varmigi por li; sed la viro lulis la infaneton, kaj la patrino sidiĝis sur seĝon apud li, rigardante la malsanan infaneton, kiu tiel profunde spiris, kaj ŝi levis la maneton.

„Ĉu ne ankaŭ vi kredas, ke mi lin konservos?” ŝi diris, „Dio ne forprenos lin de mi!”

Kaj la viro — kiu estis la Morto mem — strange balancis la kapon, kaj tio povus signifi jes aŭ ne egale. La patrino malsupren rigardis,