Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kaj la larmoj fluis sur ŝiaj vangoj; — ŝia kapo fariĝis tiel peza! Tri noktojn kaj tri tagojn ŝi ne fermis la okulojn, kaj nun ŝi ekdormis, sed nur unu momenton, tiam ŝi subite suprensaltis, tremante pro malvarmo. Kio estas tio! ŝi kriis rigardante ĉirkaŭ si; sed la viro estis for, ŝia infaneto malaperis, li estis ĝin preninta kun si, kaj en la angulo de la ĉambro senĉese la radaro de l’ antikva horloĝo zumante turniĝis, la granda plumbopezilo subeniris rekte ĝis la planko, bum! kaj jen ankaŭ la horloĝo ĉesis funkcii.

Sed la malfeliĉa patrino forkuris el la domo kaj vokis sian infaneton.

Ekstere, meze de l’ neĝamasoj, sidis virino en longa, nigra vestaĵo, kaj ŝi diris: „La Morto estis en via ĉambro; mi vidis, ke ĝi rapidege forkuris kun via infaneto; ĝi iras pli rapide ol la vento; ĝi neniam reportos, kion ĝi prenis!”

„Diru nur, kiun vojon ĝi iris!” petis la patrino, „nomu nur la vojon, kaj mi retrovos ĝin!”

„Mi konas la vojon”, respondis la virino en la nigra vestaĵo, „sed antaŭ ol mi nomos ĝin, vi devas kanti al mi ĉiujn kantetojn, kiujn vi kantis al via infaneto; mi ŝatas aŭdi ilin, mi jam ilin aŭdis antaŭe; mi estas la nokto, mi vidis vian ploron, dum kiam vi kantis!”