Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

en mian loĝejon kaj alportu ĉi tien mian fajroŝtalon, vi ricevos rekompence dek monerojn! Sed — rapidegu!” La ŝuisteto tre volonte deziris la promesitan rekompencon, li rapidege kuris por alporti la fajroŝtalon, donis ĝin al la soldato, kaj — aŭskultu bone, kio nun okazas!

Ekster la urbo estis starigita granda pendigilo; ĉirkaŭe atendis la soldatoj kaj multaj miloj da rigardantoj. La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono antaŭ la juĝisto kaj la tuta konsilantaro.

La soldato jam staris supre sur la eŝafodo, sed kiam la ekzekutisto komencis meti la pendoŝnuregon ĉirkaŭ lia kolo, la soldato diris, ke oni ja ĉiam permesas al krimulo, esprimi modestan deziron, kaj ĝin plenumas. Li treege dezirus fumi pipon da tabako; estus ja la lasta pipo, kiun li povus fumi en ĉi tiu mondo.

Tion la reĝo ne volis rifuzi, kaj jen la soldato prenis sian fajroŝtalon kaj flamigis ĝin: unu, du, tri! Tuj alvenis ĉiuj tri hundoj, unu kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, unu kun okuloj kiel mueleja rado, kaj unu kun okuloj tiel grandaj kiel la „Ronda Turo”!

„Helpu min rapide, por ke mi ne estu pendigata!” diris la soldato, kaj tuj la hundoj furioze saltegis kontraŭ la juĝisto kaj la tuto konsilantaro, unu estis ekprenata ĉe la piedoj, alia ĉe la nazo,