Paĝo:Andersen - La ombro, 1924, Zamenhof.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

veturiloj veturis, la azenoj iris … tin-tin-tin — ĉar ili portis sonorilojn. Tie mortintoj kun kantado estis enterigataj, la knaboj de l’strato bruis, la sonoriloj de l’preĝejoj sonoris, per unu vorto — vivo kaj movado reĝis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de l’alilanda instruitulo, estis tute silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis, ĉar sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis, — tiel iu kredeble ilin superverŝadis, kaj homoj necese devis tie esti. La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata je l’vespero, sed tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, — el interne estis aŭdata muziko, kiu al la alilanda instruitulo ŝajnis neesprimeble bela. Sed eble ĝi estis tia nur en lia imago, ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus. La mastro de l’alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa, ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko — li trovis ĝin malbele enuiga. „Ĝi estas tiel, kiel se unu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne povas ellerni, ĉiam tiu sama peco.“ „Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos“ li diras, sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas.

Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo sin dismovis de bloveto de l’vento, kaj al li ŝajnis, ke de l’kontraŭa balkono venas mirinda brilo. Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis. La okuloj de l’instruitulo tute senvidiĝis de tio ĉi, kaj ne estas miro, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj krom tio li ankoraŭ estis dorminta. Per unu salto li estis sur la planko, tre mallaŭte li starigis post la kurteno, sed la fraŭlino jam ne estis, la brilo, estingiĝis. La floroj jam ne plu brilis, sed ili staris ankoraŭ en ilia antaŭa beleco. La pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolĉajn sonĝojn. Tio ĉi estis efektive io mireginda. Kiu povis tie loĝi? kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja neeble, ke la homoj ĉiam trakurus tra tie.

Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro