Paĝo:Andersen - La ombro, 1924, Zamenhof.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kiam la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĝi ordinare faras.

„Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estaĵo, kiun oni povas trovi tie kontraŭe!“ diris la instruitulo. „Rigardu, kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri, kaj ĉion bele rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi kion ĝi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!“ diris li serĉe. „Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas iri?“ Kaj li balancis la kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis ĝian kapon. „Jes, jes, iru, sed baldaŭ revenu!“ La alilandulo sin levis, kaj lia ombro sur la kontraŭa