Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Podhradský malklaran silueton de l' homa staturo apud la pordo.

"Kio estas tio? Iu estas ĉi tie?" deglitis al li de l' lipoj kun la modera ekmiro, sed sentime.

Momenton li streĉe aŭskultis, sed kiam neniu respondis, li ekkriis:

"Kiu estas ĉi tie?"

Sed kiam denove neniu respondis, alpaŝis la arbaristo al la tablo, ekbruligis alumeton kaj ne levinte eĉ la kapon ekbruligis la lampon, starantan sur la tablo.

Nur poste li ekrigardis al la pordo.

Efektive li ekvidis tie starantan staturon kaj mirigite, sed tamen sentime, li cedis unu paŝon.

Samtempe malleviĝis lia dekstra mano al la maldekstra kokso, kvazaŭ li volus ekkapti la ĉasponardon kaj la maldekstran manon li metis por momento super la okulojn, por vidi pli bone. Sed tuj poste denove li elpaŝis kaj preninte la revolveron, kuŝantan sur la tablo, li tondre ekkriis:

"Kiu estas ĉi tie? Kion vi volas?"

Nur nun li ekvidis, ke apud la pordo staras virino de meza kresko, havanta sur la kapo transĵetitan tute malsekan nigran mantelon, en kiu ŝi estas tiel envolvita, ke oni vidas sole parton de la vizaĝo kaj brilantajn nigrabluajn okulojn...

En tiu momento la virino, subite, kvazaŭ tamen ŝi estus fine decidinta, deĵetis la mantelon kaj rektiĝinte staris kiel statuo kun la kunmetitaj manoj kaj la mieno de l' kortuŝanta, muta petego.

Podhradský, rekoninte ŝin, cedis mirigite kaj kun la mieno de l' kolero kaj malamo surde ekkriis:

"Evelino!"

"Jes — Evelino...," mallaŭte kaj mole diris la virino per la tremanta voĉo.

La arbaristo, al kiu la apero de l' edzino de lia filo tuj klarigis ĉiujn supozitajn halucinaciojn de liaj homoj,