Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Milena!"[1] ekkriis mallaŭtigite la kuracisto kaj rapide aliris al ŝi.

"Ĉu vi konas Evelinon?" demandis mirigite la arbaristo.

"Evelinon? Ne!" respondis la doktoro. "Ŝi estas Milena de mia filo..."

"De via filo?" ripetis la arbaristo estante treege surprizita kaj ne povante ekregi sin li turnis sin kun pasia severeco al Evelino:

"Malfeliĉulino! Ĉu ci kaŭzis ankaŭ la morton de filo de la doktoro? Parolu!"

Evelino, leviĝinte kun la streĉo de ĉiuj siaj fortoj, per la malklara kaj tamen tremanta voĉo respondis unue al la doktoro:

"Mia nomo ne estas Milena, sinjoro doktoro, sed Evelino... Sole via filo min nomis Milena..."

"Jes, jes!" konsentis la doktoro.

"Kaj mi," aldonis Evelino kun la malkuraĝa senespero, "ne kaŭzis — la morton de via filo —"

"Mi scias, mi scias —" diris la doktoro. "Kaj — mi scias ankaŭ, kion vi faris por li... Kaj pro tio," li aldonis kun la kortuŝanta dankemo, "akceptu por la senekzempla ofero, kiun vi faris por li en la lastaj tagoj de lia vivo, almenaŭ nun, kiam ni neatendite renkontas unu la alian, mian plej sinceran dankon!..."

Poste li premis ŝian manon.

Podhradský kolere rigardis tiun neantaŭviditan scenon. Kiam la doktoro finis la parolon kaj premis la manon de Evelino, la arbaristo ekregante sin cedis unu paŝon.

La kuracisto turnis sin al li.

"La severa moŝto — la morto — sinjoro arbaristo," li diris kun la akcento de l' kortuŝanta peto, "pacigas ankaŭ la malamikojn nepacigeblajn. Kaj tial mi esperas, ke ankaŭ vi, en tiu ĉi fatala momento jam pro la infano —"

  1. Milena estas slava baptnomo virina.