Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Moderna Magdaleno
[Rimarko: En la rakonto »Moderna Magdaleno« mi uzis ĉie la pronomon »ci«, kie ĝin uzis la aŭtoro, por ke la traduko perfekte konsentu kun la originalo.]
Kelke da scenoj el la silenta angulo de l' arbaro.

Minace kiel la neniigata pasio malleviĝas la peza aŭgusta vespero super la arbaroriĉa, monta pejzaĝo en Šumava.[1]

La firmamento jam preskaŭ la tutan horon estas kovrata de la pezaj, malbonportantaj nuboj, el kiuj tuj post la subiro de la suno elsaltadis senbrilaj fulmoj, akompanataj de la murmuranta tondrado.

Estas nenia dubo, ke plej baldaŭ falos sur la jam tute mallumiĝintan valon unu el tiuj daŭraj uraganoj, kiuj iafoje furiozas la tutan nokton...

El la fenestroj de la ĉasdomo la sole loĝata konstruaĵo en la tuta ĉirkaŭaĵo vibras tra la vespera mallumo ia flaveta lumo, lumiganta la ĉambron originalan kaj interesan.

Ĝi estas kvarangula kaj vasta ĉambro kun ligna plafono, dividita parte per la breta muro en du partojn.

La malantaŭo — la agrabla angulo kun du fenestroj plenaj de floroj — estas la dormoĉambro kaj de l' an
  1. Šumava (legu Ŝumava) = montaro en suda Bohemujo.