Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kie la familio kunigita dum la manĝadoj povis facile vidi la plej etajn akcidentojn okazantajn sur la butiksojlo. Tiel granda amo al lia loĝejo ŝajnis suspekta al la negocisto, kiu suferis sub la reĝimo de la Terurigo5). Sinjoro Guillaume pensis do sufiĉe laŭnature, ke tiu malbonsigna figuro pensis pri la kaso de la kato, kiu pilkludas. Post kiam li sekrete estis ĝuinta la senvortan duelon, kiu okazis inter lia patrono kaj la nekonato, la plej aĝa komizo kuraĝetis meti sin sur la kaĥelŝtonon, kie staris sinjoro Guillaume, kiam li vidis, ke la junulo ŝtele rigardis la fenestrojn de la tria etaĝo. Li faris du paŝojn en Ja straton, kaplevis kaj kredis, ke li ekvidis fraŭlinon Aŭgustinon Guillaume, kiu rapide retiriĝis. Malkontenta pro la akrevideco de sia unua komizo, la vendisto ĵetis al li malrektan rigardon; sed subite la timoj, kiujn la ĉeesto de tiu preterpasanto ekscitis en la animo de la komercisto kaj de la amanta komizo, ekmalaperis. La nekonato alvokis fiakron, kiu iris al proksima placo, enveturiĝis rapide ŝajnigante trompigan indiferentecon. Tiu foriro metis ian balsamon en la koron de la aliaj komizoj, sufiĉe maltrankvilaj retrovante la viktimon de ilia petolaĵo.

— Nu, sinjoroj, kial vi restas tie kun la brakoj interplektitaj! — diris sinjoro Guillaume al siaj tri komizoj.

— Ja tiam, je diablo! kiam mi estis ĉe la sinjoro Chevrel, mi estis jam esplorinta pli ol du rulaĵojn da drapo.

— Do tagiĝis pli frue, — diris la dua komizo, kiun tiŭ tasko koncernis.

La maljuna negocisto ne povis malhelpi subridon. Kvankam du el tiuj tri junuloj, konfiditaj al liaj zorgoj de iliaj patroj, riĉaj manufakturistoj el Louviers kaj Sedan, povis nur postuli cent mil frankojn por ilin ricevi, kiam ili estus sufiĉe aĝaj por preni negocon je sia propra

konto, Guillaume opiniis, ke lia devo estis teni ilin

Balzac 2
17