Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

obeemaj sub la antikva despotismo nekonata nun en la distingegaj modernaj magazenoj, kies komizoj volas esti riĉaj je la trideka jarot li laborigis ilin, kiel negrulojn. Triope ili sufiĉis por tasko, kiu estus laceginta dek el tiuj oficistoj, kies sibaritismo ŝveligas nun la kolonojn de la budĝeto. Neniu bruo konfuzigis la pacon de tiu solena domo, kie la pordhokoj ŝajnis ĉiam oleitaj, kaj kies plej eta meblo montris tiun respektindan purecon, kiu signas severajn ordon kaj ekonomion. Ofte la plej petola komizo amuziĝis skribi sur la Grujeran fromaĝon, kiun oni allasis al ili ĉe la matenmanĝo kaj al kiu ili ne tuŝis, la daton de sia unua akcepto. Tju malicaĵo kaj kelkaj aliaj similaj subridigis kelkafoje la pli junan filinon de Guillaume, la beletan ,,virgulinon“, kiu ĵus aperis al la preterpasanto ĉarmita. Kvankam ĉiu lernanto kaj eĉ la plej maljuna pagis multekostan pensionon, neniu estus estinta sufiĉe sentima por resti ĉe la patrona tablo, kiam oni alportis la deserton. Kiam sinjorino Guillaume parolis pri preparo de la salato, tiuj kompatindaj junuloj tremis pensante, kiom ŝparema ŝia prudenta mano superverŝis oleon. Ili ne povis pensi pasigi nokton ekster la domo, se longatempe antaŭe ili ne estis konigintaj rajtigan motivon pro tiu malreguleco. Ciudimanĉe kaj laŭvice du komizoj akompanis la Guillaum-an familion al la meso de Sankta Leu6) kaj al la posttagmeza diservo. Fraŭlinoj Virginio kaj Aŭgustino, modeste katunvestitaj, prenis brakon de komizo kaj antaŭenmarŝis, sub la penetrantaj okuloj de sia patrino, kiu finis tiun familian procesion kun sia edzo, kutimita de ŝi porti du dikajn meslibrojn binditajn el nigra marokeno. La dua komizo estis sen salajro. Tiu, kiun dekdu jaroj de persistado kaj de diskreteco iniciatis al la firmaaj sekretoj ricevis okcent

frankojn por rekompenco por sia laboro. Ĉe certaj

18