Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

familiofestoj, oni donacis al li kelkajn objektojn, al kiuj la seka kaj sulketigita mano de sinjorino Guillaume donis sola ian valoron; retaj monujoj, kiujn ŝi plenigis zorge per kotono por rimarkigi la laŭmodajn brodaĵojn; ŝelkoj forte faritaj, aŭ paro da silkaj ŝtrumpoj tre pezaj. Kelkafoje, sed maiofte, tiu ĉefministro estis akceptata por partopreni la familiajn plezurojn, ĉu kiam oni iris sur la kamparon, ĉu kiam post monatoj de atendado, oni decidis, luante loĝion, uzi sian rajton por postuli teatraĵon, al kiu Parizo jam ne plu pensis. Pri la du aliaj komizoj la barilo de respekto, kiu dispartigis iam drapmastron de liaj lernantoj, staris tiel firme inter ili kaj la maljuna negocisto, ke ili pli facile estus ŝtelintaj drapblokon ol konfuzigi tiun ceremoniaron. Tiu sindetenemo povas ŝajni esti ridinda nun. Tamen, tiuj antikvaj firmaoj estis lernejoj por moroj kaj honesteco. La mastroj adoptis siajn lernantojn. La tolaĵaro de junulo estis zorgata, riparata, eĉ kelkfoje renovigata de la dommastrino. Se komizo malsaniĝis, li iĝis objekto por vere patrinaj zorgoj. Se estis danĝero, la patrono malŝparis sian monon por venigi la plej famajn kuracistojn; ĉar li respondis ne nur pri la moroj kaj la fakaj konoj de tiuj junuloj al iliaj gepatroj. Se iu el la komizoj, de honorinda karaktero, suferis ruinegiĝon, tiuj iamaj negocistoj sciis taksi la intelegenton, kiun tiuj estis montrintaj kaj ne hezitis konfidi la feliĉon de siaj filinoj al tiu, al kiu ili dum longatempe konfidis sian riĉajon. Guillaume estis unu el tiuj antikvaj viroj; kaj same kiel li posedis la ridindaĵojn de ili, li havis ĉiujn iliajn kvalitojn. Pro tio Jozefo Lebas, lia unua komizo, orfa kaj senhava, estis laŭ lia penso, la estonta edzo de Virginio, lia pliaĝa filino. Sed Jozefo ne partoprenis la simetriajn pensojn de sia patrono, kiu, ankaŭ por imperio, ne estus edziniginta sian duan filinon antaŭ

19