la unua. La malbonŝanca komizo sentis sian koron tute kaptita de fraŭlino Aŭgustino, la pli juna. Por pravigi lian pasion, kiu sekrete estis plifortiĝinta, estas necese, ke oni pli bone konu la agilojn de la absoluta mastrumado, kiu estris la domon de la maljuna drapvendisto.
Guillaume havis du filinojn. La pli aĝa tute similis sian patrinon. Sinjorino Guillaume, filino de sinjoro Chevrel, sidis tiel rekta sur la remburita benko de sia kasotablo, ke pli ol unufoje ŝi aŭdis ŝercemulojn veti, ke ŝi sidas sur ĝi trapikata. Ŝia malgrasa kaj longa vizaĝo montris troan piecon. Sen gracieco kaj sen afablaj manieroj, sinjorino Guillaume kutime ornamis sian preskaŭ sesdekjaran kapon per kufo, kies formo estis nevariebla kaj garnita per plumeroj, kiel tiu de vidvino. La tuta najbararo nomis ŝin „la pordistina fratino*. Ŝia parolo estis seka, kaj ŝiaj gestoj havis iom el la intermitaj movoj de telegrafo. Ŝia okulo, klara kiel tiu de kato, ŝajnis kolera kontraŭ ĉiuj pro ŝia malbeleco. Fraŭlino Virginio edukita kiel sia juna fratino sub la despotaj leĝoj de sia patrino, jam atingis la dudekokan jaron. La juneco mildigis la malgraciecan aspekton, kiun ŝia simileco al ŝia patrino donis kelkfoje al ŝia vizaĝo, sed la patrina severeco estis dotinta ŝin per du gravaj kvalitoj, kiuj povis ekvilibri ĉion; ŝi estis milda kaj pacienca. Fraŭlino Aŭgustino, apenaŭ dekokjara, similis nek al sia patro nek al sia patrino. Ŝi estis unu el tiuj filinoj, kiuj pro manko de ĉio fizika ligilo kun siaj gepatroj, kredigas al tiu proverbo de prudulino: „Dio donas la infanojn“. Aŭgustino estis malgranda aŭ por ĝuste priskribi ŝin, miniaturbela. Ŝi estis gracieca kaj tute naiva, kaj mondulo estus povinta riproĉi al tiu agrabla estaĵo nur malnobletajn gestojn aŭ iajn komunajn sintenojn kaj
kelkfoje ĝenon. Ŝia silentema kaj senmova vizaĝo montris