Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Rabourdin, subĉefon ĉe la Financa Ministerio; sinjoron Cesar Birotteau, riĉan parfumiston kaj lian edzinon nomitan sinjorino Cesar; sinjoron Camusot, la plej riĉan negociston pri silkaĵoj el la strato de Bourdonnais kaj sian bopatron, sinjoron Cardot, du aŭ tri maljunajn bankistojn kaj neriproĉeblajn virinojn — la preparoj necesaj pro la maniero, laŭ kiu estis elpakitaj la arĝentaro, la saksaj porcelanoj, la stearinkandeloj, la kristalaĵoj distris la monotonan vivon de tiuj tri virinoj, kiuj iris kaj reiris, tiom moviĝante, kiom religiulinoj antaŭ la episkopa akcepto. Poste kiam, vespere, lacaj ĉiuj tri pro la viŝado, la frotado, la elpakado, la remetado de la festenaj ornamaĵoj, la du junulinoj kuŝhelpis sian patrinon, sinjorino Guillaume diris al ili: „Ni faris nenion hodiaŭ, miaj infanoj!“

Kiam, ĉe tiuj solenaj kunvenoj, la pordistina fratino permesis danci, forlokigante la bostonajn, vistajn kaj triktrakajn ludantojn en sian dormoĉambron, tiun cedon oni konsideris kiel neespereblan feliĉaĵon kaj ĝi kaŭzis kontentigon egalan al tiu, kiun naskis la vizito al du aŭ tri grandaj baloj, kien Guillaume kondukis siajn filinojn ĉe la epoko de la karnavalo. Fine unufoje ĉiujare la honesta drapvendisto donis feston, por kiu oni nenion ŝparis. Kiaj ajn riĉaj kaj elegantaj estis la invititoj, ili nepre venis; ĉar la plej gravaj firmaoj de la ĉirkaŭaĵo petis helpon al la kreditego, al la riĉaĵo aŭ al la malnova sperto de sinjoro Guillaume. Sed la du filinoj de tiu inda negocisto ne profitis tiom, kiom oni povus supozi, la instruon, kiun la mondo liveras al junaj animoj. Ili surmetis ĉe tiuj kunvenoj, enskribitaj cetere sur la pagdata notlibro de la firmao, ornamaĵojn, kies malgraveco ruĝigis ilin. Ilia dancmaniero estis neniel rimarkinda kaj

la patrina observado ne ebligis, ke ili daŭrigu konver-

22