Saltu al enhavo

Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sacion kun siaj akompanantoj, plu ol per »jes“ aŭ per „ne“. Krome la leĝo de la antikva elpendaĵo la kato, kiu pilkludas, ordonis, ke ili rehejmiĝu de la dekunua, momento kiam la baloj kaj la festoj ekvigliĝas. Do iliaj plezuroj ŝajne sufiĉe konvenaj al la patra riĉeco ofte seninteresiĝis pro cirkonstancoj naskitaj de la kutimoj kaj de la familiaj principoj. Pri ilia ordinara vivo unu sola rimarkigo finfinos ĝin priskribi. Sinjorino Guillaume postulis nepre, ke ŝiaj filinojestu zorge vestitaj tre frumatene, ke ili malsuprenira ĉiutage, je sama horo, kaj ŝi submetis iliajn okupadojn al monaĥeca reguleco. Tamen Aŭgustino ricevis de la hazardo sufiĉe noblan animon por senti la neniecon de tiu ekzistado. Kelkfoje ŝiaj bluaj okuloj leviĝis, kiel por demandi la profundaĵojn de tiu malluma ŝtuparo kaj de tiuj malsekaj magazenoj. Post kiam ŝi estis sondinta tiun monaĥejan silenton, ŝi ŝajnis aŭskulti de malproksime konfuzajn rivelaciojn de tiu pasia vivo, kiu pli ŝatas la sentemojn ol la aferojn. Ce tiuj momentoj ŝia vizaĝo koloriĝis, ŝiaj neaktivaj manoj lasis defali la blankan muslinon sur la poluritan kverkon de la vendtablo, kaj baldaŭ ŝia patrino diris per voĉo ĉiam akra eĉ ĉe la plej dolĉaj tonoj: „Augustino, pri kio vi pensas, mia juvelo?“ Eble Hippolyte, grafo de Douglas kaj La Grafo de Comminges3), du romanoj trovitaj de Aŭgustino en la ŝranko de kuiristino freŝe forpermesita de sinjorino Guillaume, kontribuis malvolvigi la pensojn de tiu junulino, kiu ŝtele avide legis ilin dum la longaj noktoj de la antapa vintro. La esprimoj de malpreciza deziro, la dolĉa voĉo kaj la bluaj okuloj de Aŭgustino estis do ekbruligintaj en la animo de la kompatinda Lebas amon tiel vivegan kiel respekteman. Per kaprico tre komprenebla Aŭgustino spertis nenian

aliĝon al la orfulo; eble pro tio, ke ŝi ne sciiĝis, ĉu ŝi

23