Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas amata. Aliflanke la longaj kruroj, la kaŝtankoloraj haroj, la dikaj manoj kaj la fortika kolo de la unua komizo estis trovintaj sekretan admirantinon ĉe fraŭlino Virginio, kiu, malgraŭ sia doto je kvindek mil skudoj9), de neniu jam estis petita por edziĝo. Nenio estas pli laŭnatura ol tiuj du pasioj inversaj naskiĝintaj en la silento de tiuj mallumigitaj vendtabloj, same kiel floras violoj en la arbara profundaĵo. La muta kaj konstanta rigardado, kiu kunigis la okulojn de tiuj ambaŭ gejunuloj per fortega bezono de distreco meze de obstinaj laboroj kaj de religieca paco, devis frue aŭ malfrue eksciti amsentemojn. La kutimo vidi vizaĝon, gradete trovigas en ĝi la animajn kvalitojn kaj fine malaperigas la mankojn.

— Tiel rapidagas tiu viro, ke niaj filinoj baldaŭ genufleksiĝos antaŭ svatiĝanto, — diris en si sinjorO Guillaume, legante la unuan dekreton, per kiu Napoleon anticipis la alvokon de la rekrutoj.

De tiu tago, li malesperis vidante, ke lia pliaĝa filino plimaljuniĝis; la maljuna negocisto memoris, ke li edziĝis kun fraŭlino Chevrel preskaŭ en la sama situacio, en kiu troviĝis Jozefo Lebas kaj Virginio. Kia bela afero, edzinigi sian filinon kaj elpagi sanktan ŝuldon, redonante al orfulo la bonfaron ricevitan de sia posteulo en la samaj cirkonstancoj. Tridektrijara, Jozefo Lebas pensis pri la malhelpaĵoj, kiuj, pro diferenco de dekkvin jaroj, metis inter Aŭgustino kaj li. Cetere tro sagaca por ne dfveni la projektojn de sinjoro Guillaume, li konis sufiĉe liajn neflekseblajn principojn por scii, ke neniam la pli juna edziniĝos antaŭ la pliaĝa. La kompatinda komizo, kies korO estis tiel bonega, kiel la kruroj estis longaj kaj la brusto dika, suferis do silente.

Tia estis la aferstato en tiu respubliketo, kiu meze

de la Sta Denisa strato similis sufiĉe al filio de la Trappe10).

24