La babilado de sinjorino Roguin instigis nature en Aŭgustino la deziron vidi la pentraĵojn, kaj la kuraĝon peti sekrete sian kuzinon por akompano al la Louvre. La kuzino sukcesis en la traktado, kiun ŝi provis apud sinjoro Guillaume por ricevi la permeson fortiri sian kuzineton de ŝiaj malgajaj laboroj dum ĉirkaŭ du horoj. Do la junulino penetris tra la amason ĝis la premiita pentraĵo. Tremeto traskuis ŝin, kiel betulan folion, kiam ŝi rekonis sin. Si timis kaj rigardis ĉirkaŭ si por reatingi sinjorinon Roguin, de kiu mondfluo estis apartiginta ŝin. Tiumomente ŝiaj terurigitaj okuloj renkontis la enflamitan vizaĝon de la juna pentristo. Subite ŝi memoris la fizionomion de promenanto, kiun scivolema ŝi ofte rimarkis, opiniante, ke li estis nova najbarulo.
— Vi vidas, kioiri al mi instigis la amo, — diris la artisto ĉe la orelo de la timema estaĵo, tute ektimegata per tiuj paroloj.
Si trovis supernaturan kuraĝon por ŝoviĝi tra la kunpuŝiĝon kaj por reatingi sian kuzinon, ankoraŭ penantan por trapasi la dikan amason, kiu malhelpis, ke ŝi staru antaŭ la pentraĵo.
— Vi estus sufokita, — ekkriis Aŭgustino. — Ni foriru!
Sed okazas en la Salono, certaj momentoj, dum kiuj du virinoj ne povas ĉiam libere direkti siajn paŝojn en la galerioj. Fraŭlino Guillaume kaj ŝia kuzino estis puŝitaj je kelkaj paŝoj de la dua pentrajo per malregulaj movoj, kiujn la amaso komunikis al ili. Hazarde ambaŭ ili povis kune alproksimiĝi al la bildo famigita de la modo, tiufoje konsentinte kun la talento. La notaredzino suprize ekkriis, sed tio perdiĝis en la konfuza bruo kaj la zumado de la amaso; sed Aŭgustino ploris nevole ĉe la aspekto de tiu mirinda sceno. Poste per preskaŭ neklarigebla sento
ŝi metis fingron sur siajn lipojn ekvidante la ekstazan