Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vizaĝon de la juna artisto. La nekonito respondis kapsigne kaj indikis sinjorinon Roguin, kiel ĝenantan personon, por montri al Aŭgustino, ke ŝi estis komprenita. Tiu pantomimo efikis kvazaŭan amofajron en la korpo de la kompatindulino, kiu opiniis sin krima imagante, ke ŝi tuj konkludis interkonsenton kun la artisto. Sufokiga varmo, la konstanta aspekto de la plej belaj tualetoj kaj la lacigeco, kiun naskis en Aŭgustino la vereco de la koloroj, Ia multeco de la vivantaj aŭ pentritaj figuroj, la abundego de la oraj kadroj, sentigis al ŝi kvazaŭan ebriecon, kiu duobligis ŝiajn timojn. Eble ŝi estus sveninta, se, malgraŭ tiu ĥaoso de sentoj, el la fundo de ŝia koro ne estus leviĝinta nekonata ĝueco, kiu vigligis ŝian tutan estaĵon. Tamen ŝi kredis, ke ŝi estas sub la influo de tiu demono, kies teruraj kaptiloj estis antaŭpriskribitaj de la predikantoj. Tiu momento estis por ŝi momento de malsaĝeco. Si vidis sin akompanata, ĝis la kuzina veturilo, de tiu junulo, brila pro feliĉo kaj amo. Tute kaptita per nova incito, per ebrieco, kiu liveris ŝin iamaniere al la naturo, Aŭgustino aŭskultis la elokventan voĉon de ŝia koro, kaj rigardis plurfoje la junan pentriston, lasante aperi Ia konfuzon, kiu kaptis ŝin. Neniam la karnkoloro de ŝiaj vangoj formis pli frapantan kontraston kun la blankeco de ŝia haŭto. La artisto ekvidis tiam tiun belecon en ĝia tuta floreco, tiun hontemon en ĝia tuta gloro. Aŭgustino spertis tian kvazaŭan ĝojon miksitan kun teruro, pensante, ke ŝia ĉeesto kaŭzas la feliĉon de tiu, kies nomo kuŝis sur ĉiuj lipoj, kies talento senmortigis nedaŭrajn bildojn. Si estis amata! Neeble ŝi povis dubi pri tio. Kiam ŝi ne vidis plu Ia artiston, ŝi aŭdis ankoraŭ en ŝia koro resoni tiujn simplajn parolojn: „Vi vidas, kiom al mi instigis la amo.“ Kaj la korkonvulsietoj pligraviĝintaj

ŝajnis al ŝi doloro, tiom ŝia pli arda sango

29