Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vekigis en ŝia korpo nekonitajn potencojn. Si ŝajnigis, ke ŝi suferas pro fortega kapdoloro por eviti respondon al la demandoj de la kuzino rilate al la pentraĵoj; sed ĉe la reeniro sinjorino Roguin ne povis ne paroli al sinjorino Guillaume pri la famo akirita de la kato, kiu pilkludas, kaj Aŭgustino tremegis, kiam ŝi aŭdis, ke ŝia patrino iros en la Salonon, por tie vidi ŝian domon. La junulino insistis denove, ke ŝi suferas kaj ricevis la permeson, iri por kuŝi.

— Jen estas tio, kion oni gajnas ĉe ĉiuj tiuj spektakloj — ekkriis sinjoro Guillaume: — Kapdolorojn! Cu do estas tre amuzige vidi pentrita, kion oni renkontas ĉiutage en nia strato? Ne parolu al mi pri tiuj artistoj, kiuj estas, kiel viaj verkistoj, malsatuloj. Kial, diablo! ili bezonas preni mian domon por malglorigi ĝin sur siaj pentraĵoj.

— Per tio ni povas vendi kelkajn pliajn ulnojn da drapo, — diris Jozefo Lebas.

Tiu rimarkigo ne malhelpis, ke ankoraŭfoje la artoj kaj la penso iĝis kondamnitaj de negoca tribunalo. Kompreneble tiuj paroladoj ne donis fortan esperon al Aŭgustino. La tutan nokton ŝi liveriĝis al la unua ama meditado. La okazintaĵoj dumtagaj estis kiel sonĝo, kiujn ŝi plaĉe reproduktis en sia imago. Ŝi eksentis la timojn, la esperojn, la pentojn kaj ĉiujn ŝanĝojn de sentoj, kiuj devis luli simplan kaj timeman koron, kiel la ŝia. Kian malplenon ŝi rekonis en tiu nigra domo, kaj kian trezoron ŝi trovis en sia animo! Esti la edzino de talentulo, partigi lian gloron! Kiajn difektegojn tiu ideo devis naski en la koro de infanino edukita meze de tiu familio? Kiun esperon ĝi devis veki ĉe junulino, kiu ĝis nun sekvante nur vulgarajn principojn, estis deziranta

elegantan vivon! Sunradio falis en tiun malliberejon.

30