Aŭgustino amis subite. En ŝi tiom da sentoj estis aprobe ekscititaj samfoje, ke ŝi estis kaptita, neniel pripensinte. Cu ĉe dekokjarulino la amo ne jetas siajn radiojn inter la mondon k’aj ŝiajrf okulojn? Nekapabla diveni la krutajn puŝegojn, kiuj rezultas de la kunligo de ama virino kun imagulo, ŝi kredis, ke ŝi estas dediĉata por fari la feliĉon de ĉi tiu, ekvidante nenian akran kontraston inter si kaj li. Por ŝi la estanteco estis la tuta estonteco. Kiam la morgaŭon ŝiaj gepatroj revenis el la Salono, iliaj vizaĝoj markis ian elreviĝon. Unue la du pentraĵoj estis forprenitaj de la pentristo; poste sinjorino Guillaume estis perdinta sian kaŝmiran ŝalon. La sciiĝo, ke la pentraĵoj malaperis post ŝia vizito en la Salono estis por Aŭgustino la konigo de delikata sento, kiun la virinoj ŝatas ĉiam, eĉ instinkte.
La matenon, kiam revenante de balo, Teodoro de Sommervieux, tio estis la nomo, kiun la famo alportis en la koron de Aŭgustino, — estis superspruĉita de la komizoj de la kato, kiu pilkludas, dum li atendis la aperon de sia naiva amikino, kiu certe ne suspektis lian ĉeeston, la du geamantoj vidis sin nur kvaran fojon depost la sceno en la Salono. La malhelpaĵoj kontraŭstarigitaj pef la reĝimo de la firmao Guillaume al la senbrida karaktero de 1’ artisto igis lian pasion ankoraŭ pli fortega. Kiel aliri al junulino sidanta ĉe vendtablo inter du virinoj tiaj, kiaj fraŭlino Virginio kaj sinjorino Guillaume? Kiel korespondi kun ŝi, se ŝia patrino neniam forlasas ŝin? Lerta kiel ĉiuj amantoj por imagi malfeliĉojn, Teodoro kreis amkonkuranton en ia komizio, kiun favorigas la du aliaj. Se li ne estus vidata de tiom da Argusoj, tamen li malsukcesus antaŭ la severaj okuloj de la maljuna negocisto aŭ de sinjorino Guillaume. Ĉie
bariloj! ĉie malespero! La ardeco mem de lia pasio