malhelpis, ke la juna pentristo trovu tiujn sagacajn eblojn, kiuj, ĉe la malliberuloj kiel ĉe la amantoj, ŝajnas esti la lasta peno de la racio varmigita per sovaĝa bezono de libereco aŭ per la amflamo. Teodoro turniĝis tiam en la kvartalo kun vigleco de frenezulo, kvazaŭ la movo povus sugesti al li ruzojn. Li turmentegis sian imagon, poste li elpensis per ormono subaĉeti la pufvangan servistinon. Kelkaj leteroj estis do interŝanĝitaj dum la du semajnoj sekvantaj la matenon, kiam sinjoro Guillaume kaj Teodoro tiel taŭge rigardis sin reciproke.
Tiumomente la ambaŭ gejunuloj estis interkonsentintaj, ke ili vidos sin ĉiutage, je fiksa horo kaj dimanĉe dum la diservoj matena kaj posttagmeza en Sta Leu. AŭguStino sendis al sia kara Teodoro la liston de la geparencoj kaj geamikoj de la familio, ĉe kiuj la juna pentristo penis eniri por interesigi, se eble, al sia amo iun el tiuj animoj okupataj pri mono, pri komerco kaj al kiu vera pasio devis ŝajni la plu monstreca spekulacio, neaŭdita spekulacio. Cetere neniel ŝanĝis la kutimoj de la kato, kiu pilkludas. Se-Aŭgustino estis distrita, se kontraŭ ĉia obeo al la domkontrakto ŝi supreniris por iri en sian ĉambron fari signojn per florpoto; se ŝi sopiris, se fine ŝi pensis, neniu, eĉ ne ŝia patrino ekvidis tion. Tiu cirkonstanco mirigos tiujn, kiuj komprenis la karakteron de tiu domo, kie penso poezie makulita devis naski kontraston kun la estaĵoj kaj la aferoj, kie neniu povis permesi al si geston aŭ rigardon, kiuj ne estus vidataj kaj analizataj. Tamen tio estas tute laŭnatura; la tiel kvieta ŝipo, kiu naĝis sur la malserena maro de la pariza komercurbo sub la flago de la kato, kiu pilkludas, estis la kaptajo de unu el tiuj uraganoj, kiujn oni povas nomi ekvinoksaj pro ĝia perioda reveno. De dekkvin
tagoj, la kvar viroj de 1’ ekipaĵo kaj fraŭlino Virginio dediĉis