Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sin al tiu ekcesa laboro npmita inventarkalkulo. Oni movis ĉiujn pakegojn kaj oni kontrolis la mezuron de la blokoj, por certiĝi pri la ĝusta valoro de la restaĵo. Oni zorge ekzamenis la karton pendantan de la pako, por rekoni je kia epoko la drapoj estis aĉetitaj. Oni fiksis la aktualan prezon. Ciam starante kun la mezurilo en mano kaj la plumo sur la orelo, sinjoro Guillaume similis kapitanon komandantan la manovron. Lia akra voĉo pasanta tra luketo por demandi la profundaĵon de la aperturoj de la malsupra magazeno parolas nur enigme: — Kiom da H-N-Z? — Forvendita. — Kio restas el Q-X ? — Du ulnoj. — Kia prezo? — Kvin-kvin-tri? — Metu al 3A tutan J-J, tutan M-P kaj la restaĵon de V-D-O. Mil aliaj frazoj tutegale ne kompreneblaj ronkis tra la vendtabloj, kiel versoj de la moderna poezio, kiujn romantikistoj estus recitintaj inter si por konservi sian entuziasmon al unu el siaj poetoj. Vespere, Guillaume enfermita kun sia komizo kaj sia edzino saldis la kalkulojn, kreditis denove, skribis al malfruiĝintoj kaj redaktis fakturojn. Triope ili preparis tiun laboregon, kies rezultato kovris nur kvadraton de papero, kaj pruvis al la Guillaum-a firmao, ke ekzistis tiom en mono, tiom en komercaĵoj, tiom por kambioj kaj biletoj, ke ĝi ŝuldis nenion; ke oni ŝuldis al ĝi cent aŭ ducent mil frankojn; ke la kapitalo pligrandiĝis, ke la farmbienoj, la domoj, la rentoj baldaŭ estos kompletigitaj aŭ duobligitaj. De tio venis la neceseco rekomenci pli arde ol iam por kolekti novajn skudojn, kaj neniu el tiuj kuraĝaj formikoj pensis: Pro kia utilo?

Dank’ al tiu ĉiujara agitego, la feliĉa Aŭgustino sin tiris el la atenta observado de siaj Argusoj. Finiĝis vespere iun sabaton la inventarkalkulo. La cifero de

la kredito prezentis sufiĉe da nuloj, por ke tiuokaze

Balzac 3
33