Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Guillaume forigu la severan regulon, kiu la tutan jaron regis ĉe la deserto. La malica negocisto interfrotis siajn manojn kaj permesis, ke la komizoj restu ĉetable. Apenaŭ ĉiu ŝipano estis eltrinkinta sian glaseton de familia likvoro, kiam oni aŭdis veturilan ruladon. La familio iris al la Variĉtĉ18) por vidi Cindrulinon, dum la du aliaj komizoj ricevis ĉiu po unu sesfrankan skudon kaj la permeson iri, kien ili deziris, kondiĉe ke ili reeniru je la noktomezo. Malgraŭ tiu diboĉo, la dimanĉon matene, la maljuna drapvendisto razis sin je la sesa, surmetis sian kaŝtankoloran ĵaketon, kies belaj rebriloj kaŭzis al li ĉiam la saman kontentiĝon, li alkroĉis orajn bukojn ĉe sia larĝa silkpantaloneto; poste ĉirkaŭ la sepa, kiam ĉiuj dormis ankoraŭ dome, li direktis sin al la kabineto apuda je lia unuaetaĝa magazeno. Gi ricevis lumon per fenestro provizata per dikaj ferstangoj, kaj ĝi havis vidon sur kvadratan korteton fermitan per tiel altaj muroj, ke ĝi sufiĉe similis al puto. La maljuna negocisto malfermis mem tiujn kovrilojn garnitajn per lado, kiujn li tiel bone konis kaj relevis duone la vitraĵon, glitigante ĝin en la kuliso. La glaciita aero de la korto refreŝigis la varman atmosferon de tiu kabineto, kiu haladzis la specialan odoron de la skriboĉambroj. La komercisto restis stare, kun la mano metita sur la malpura brako de apogseĝo kunplektita, tegita per marokeno, kies unua koloro malaperis; li ŝajnis heziti tie sidiĝi. Li rigardis kortuŝita la tablon kun duobla pupitro, kie kontraŭ la lia estis la sidloko de lia edzino en arkaĵo kavigita en la muro. Li longe rigardis la numeritajn kartonojn, la ŝnuretojn, la drapstampilojn, la keston, objektojn de senmemora deveno, kaj li kredis, revidi sin en la alvokita bildo de sinjoro Chevrel. Li antaŭenlokis Ia saman tabureton, sur kiu

li iam sidis antaŭ sia formortinta patrono. Tiun tabu-

34