Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

reton garnitan per nigra ledo, kaj kies haregoj eliĝis delonge ĉe la anguloj, sed ne perdiĝante, li metis ĝin tremetante sur la saman lokon, kie ĝin metis lia antaŭulo; poste kun eksciteco ne facile priskribebla, li tiris la sonorileton, kiu korespondis ĉe la litkapo de Jozefo Lebas. Tiun decidigan agon li faris, poste, ĉar tiuj memoroj estis sendube tro pezaj, li prenis tri aŭ kvar kambiojn al li prezentitajn, kiujn li rigardis ne vidante ilin, kiam Jozefo Lebas subite aperis. •

— Sidigu vin tien, — diris Guillaume, montrante la tabureton.

Car neniam la maljuna drapmajstro estis sidiginta sian komizon antaŭ li, Jozefo Lebas tremtimis.

— Kion vi opinias pri tiuj kambioj? — demandis Guillaume.

— Neniam ili estos pagitaj.

— Kiel?

— Antaŭhieraŭ mi sciiĝis, ke Etienne kaj Ki0 ormone pagis.

— Ho! Ho! — ekkriis la negocisto, — estas necese, ke oni estu tre malsana por lasi vidi sian galon. Parolu ni pri alia afero. Jozefo, la inventarkalkulo finiĝis.

— Jes, sinjoro, kaj la dividendo estas unu el la plej belaj, kiel vi jam vidis.

— Ni ne uzu do tiujn novajn vortojn! Diru la produkton, Jozefo. Cu vi scias, mia kara, ke iom al vi ni ŝuldas tiun rezultaton? Pro tio mi ne volas plu, ke vi havu salajron. Sinjorino Guillaume instigis, ke mi proponu al vi procentojn. Nu, Jozefo! Guillaume & Lebas, ĉu tiuj vortoj ne konsistigus belan nomon de firmao? Por kompleti la subskribon oni povus aldoni: kaj kompanio.

La larmoj venis en la okulojn de Jozefo Lebas, kiu

penis kaŝi ilin.

3’
35