— Ha! sinjoro Guillaume! Kiel mi povis meriti tiom da boneco? Mi faris nur mian devon. Estis jam multe, ke vi interesiĝis al kompatinda orf. …
Li brosis la malrektan manikan refaldon per la dekstra maniko kaj ne maltimis rigardi la maljunulon, kiu ridetis pensante, ke tiu modestulo bezonis sendube, kiel li iam, esti kuraĝigata per kompletigo de la klarigo.
— Tamen, — plue diris la patro de Virginio, — vi ne meritas tre tiun favoron, Jozefo. Vi ne havas pri mi tiom dakonfido, kiel mi privi (lakomizo relevis subite lakapon). Vi havas la sekreton pri la kesto. De du jaroj mi diris al vi preskaŭ miajn tutajn aferojn. Mi sendis vin vojaĝi en la fabrikejojn. Fine por vi mi kaŝas nenion. Sed vi? … vi havas korinklinon, kaj pri tio vi diris al mi ne nuran vorton (Jozefo Lebas ruĝiĝis). — Ha! Ha! ekkriis Guillaume, — ĉu do vi pensis trompi maljunan vulpon, kia mi estas. Mi, kiun vi vidis diveni la Lecokan bankroton.
— Kiel,sinjoro? — respondisJozefoLebas ekzamenante sian patronon tiel atente, kiel lia patrono ekzamenis lin. — Kiel, vi scias, kiun mi amas?
— Mi scias ĉion, sentaŭgulo, — diris la respektinda kaj malica komercisto tordante lian orelan ekstremaĵon. Kaj mi pardonas, mi faris same.
— Kaj vi donus ŝin al mi?
— Jes, kun kvindek mil skudoj, kaj mi lasos al vi tiom, kaj ni daŭrigos per nova kapitalo kaj nova firmaa nomo. Ni entreprenos ankoraŭ multe da aferoj; kara mia, — diris eksĉitiĝante la multsperta komercisto, levante sin kaj skuante siajn brakojn. — Rimarku, mia bofilo, estas nur la komerco. Tiuj, kiuj demandas, kiajn plezurojn oni trovas en ĝi estas stultuloj. Serĉi aferojn, scipovi
superi sur la vendejo, atendi maltrankvile, kiel ĉe la