Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ludo, ĉu la Etienne & kompanio bankrotos, vidi regimenton de la imperia gvardio preterpasantan vestitan per nia drapo, piedbare faligi la najbaron, lojale kompreneble! fabriki malplikare al la aliuloj; sekvi aferon, kiun oni skizas, kiu komenciĝas, pligrandiĝas, ŝanĉeliĝas kaj sukcesas; koni kiel polica ministro ĉiujn agilojn de firmaoj por ne deflankiĝi, stari firme antaŭ la ŝiparo; posedi amikojn koresponde en ĉiuj fabrikurboj, ĉu tio ne estas daŭra ludo. Jozefo! Sed tio estas vivi. Mi mortos meze de tiu klopodo, kiel la maljuna Chevrel, tamen laborante nur laŭ mia forto. En la varmeco de sia pli forta improvizo, la patro Guillaume preskaŭ ne rigardis sian komizon, kiu ploris abunde. — Nu do! Jozefo, mia kompatindulo, kio estas do?

— Ha, mi ŝin tiom amas, tiom! Sinjoro Guillaume, ke mi preskaŭ svenas, mi kredas!

— Nu, knabo, — diris la komercisto, — ci estas pli feliĉa ol ci opinias, je diablo! ĉar ŝi amas vin. Mi scias tion, mi.

Kaj li palbrebrumis per siaj verdaj okuletoj rigardante sian komizon.

‘ — Fraŭlino Aŭgustino. Fraŭlino Aŭgustino! — ekkriis Jozefo Lebas entuziasme.

Jam li volis salti ekster la kabineton, kiam li sentis sin haltigita de ferbrako, kaj lia patrono konsternite rekondukis lin forte antaŭ sin.

— Kio do faras Aŭgustino en tiu afero? — demandis Guillaume, kies voĉo frostigis subite la malfeliĉan Jozefon Lebas.

— Cu ne ŝi, — kiun — mi amas? — diris la komizo balbutante.

Embarasita pro sia manko de akrevido, Guillaume residiĝis

kaj metis sian pintkapon inter siajn du manojn por

37