pripensi pri la stranga situacio en kiu li troviĝis: Jozefo Lebas honta kaf malespera restis stare.
— ĵozefo, — plue diris la negocisto kun malvarma indeco, — mi parolis al vi pri Virginio. La amon „oni“ ne komandas, mi scias. Mi konas vian diskretecon, ni forgesos tion. Mi neniam edzinigos Aŭgustinon antaŭ Virginio. Viaj procentoj estos dek.
La komizo, al kiu la amo donis, mi ne scias, kian gradon de kuraĝo kaj de elokventeco, manplektis, ekparolis, parolis dum kvaronhoro al Guillaume kun tiom da varmeco kaj da senteco, ke la situacio ŝanĝis. Se estus koncerninte komercaferon, la maljuna negocisto estus havanta fiksajn regulojn por decidiĝi; sed elĵetita mil mejlojn for de la komerco, kaj sen kompato, li ŝanceliĝis sen volo antaŭ okazo tiel originala, kiel li diris al si. Fortrenita de sia natura boneco, li iom deflankiĝis.
— He! diablo! Jozefo, ci scias ja, ke mi havis miajn du infanojn post dek jaroj de intertempo. Fraŭlino Chevrel ne estis bela, tamen, ŝi ne povis plendi pri mi. Agu do kiel mi. Fine ne ploru, ci estas stulta! Kion ci volas? Tio aranĝiĝos eble, ni vidos. Ciam oni povas elturniĝi. Ni edzoj ne estas ĉiam kiel „seladonoj“ por niaj edzinoj. Ci komprenas min? Sinjorino Guillaume estas pieca kaj … Nu je diablo, mia infano, donu tiumatene la brakon al Aŭgustino, por iri al la meso.
Tiaj estis la frazoj diritaj hazarde de Guillaume. La fina konkludo,! ravis la amantan komizon; li pensis jam por fraŭlino Virginio al unu amiko, kiam li eliris el la fumonigrigita kabineto, premante la manon de sia estonta bopatro, post kiam li estis dirinta al li, kiel interkonsentite, ke ĉio aranĝiĝos plej bone.
Kion pensos sinjorino Guillaume? Tiu ideo maltrankviligis
mirinde la bonan negociston, kiam li estis sola.