Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉe la tagmanĝo sinjorino Guillaume kaj Virginio, al kiuj la vendisto lasis provizore ignori sian disreviĝon, rigardis sufiĉe malice Jozefon Lebas, kiu restis tre embarasita. La hontemo de la komizo havigis al li la amikecon de ŝia bopatrino. La patrino reiĝis tiel gaja, ke ŝi rigardis sinjoron Guillaume ridetante, kaj permesis al si kelkajn ŝercetojn de longe uzitajn en tiuj naivaj familioj. Ŝi temis pri la konformeco de la alteco de Virginio kaj de Jozefo por postuli, ke ili estu mezurataj. Tiuj preparaj simplaĵoj altiris kelkajn nubojn sur la frunton de la familia ĉefo, kaj li elmontris eĉ tian ŝaton por la dececo, ke li ordonis al Aŭgustino preni la brakon de la unua komizo por iri al la meso. Sinjorino Guillaume, mirigita pro tiu vira delikateco honoris sian edzon per jesa kapsigno. La personaro eliris do el la domo laŭ vico, kiu povis sugesti nenian malican penson de la najbaroj.

— Ĉu vi opinias, fraŭlino Aŭgustino, — tremante diris la komizo, — ke la edzino de negocisto, kiu havas gravan krediton, kiel sinjoro Guillaume, ekzemple povus amuziĝi iom pli, ol sinjorino via patrino; povus surmeti diamantojn, veturi? Ho mi, unue, se mi edziĝus, mi volus havi la tutan penon kaj vidi mian edzinon feliĉa. Mi ne metus ŝin antaŭ vendtablon. Ĉu ne, en la drapvendo la virinoj ne estas tiel necesaj, kiel ili estis iam. Sinjoro Guillaume estis prava, agante kiel li faris, kaj cetere tio estis la prefero de lia edzino. Sed se edzino iom helpas pri la kontregistrado, la korespondado, la detaloj, la mendoj, sia mastrumado, por ne resti neaktiva, tio sufiĉas. Je la sepa, kiam la butiko estus fermita, mi, mi amuziĝus, mi irus spektaklon kaj en la mondon. Sed vi ne aŭskultas min.

— Sed jes, sinjoro Jozefo. Kion vi opinias pri Ia

pentrarto. Tio estas bela metio.

39