Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lasi al sinjoro Guillaume la tutan respondecon pri tia gravaĵo, ĉar ŝiaj avizoj ne estis sekvitaj. Tamen malgraŭ sia ŝajna flegmo kiam ŝi vidis, ke ŝia edzo akceptis tiel dolĉe katastrofon, kiu neniel estis komerca, ŝi ekkriis: — Vere sinjoro, vi estas tiel malforta pri viaj filinoj … sed …

La bruo de veturilo, haltante antaŭ la pordo, interrompis subite la admonon, kiun la maljuna negocisto timis jam. Post momento, sinjorino Roguin troviĝis meze de la ĉambro kaj rigardante la tri aktorojn de tiu familia sceno:

— Mi scias ĉion, mia kuzino, — ŝi diris kun mieno de protektantino. Sinjorino Roguin havis mankon: ŝi kredis, ke pariza notaredzino povas ludi la rolon de artprotektantino.

— Mi scias ĉion, — ŝi ripetis, — kaj mi venas en la Noan arkeon kiel la kolombo, kun la olivarba branĉo; mi legis tiun alegorion en la Genie da Christianisme14) — ŝi diris turnante sin al sinjorino Guillaume — la komparo plaĉos al vi. — Cu vi scias, — ŝi aldonis sub? ridante al Aŭgustino, — ke tiu sinjoro Sommervieux estas ĉarmulo? Li donis al mi tiun matenon mian portreton majstre faritan. Tio valoras almenaŭ ses mil frankojn.

Ce tiuj paroloj, ŝi frapis dolĉe la brakon de sinjoro Guillaume. La maljuna negocisto ne povis ne fari per siaj lipoj sian kutiman grimacon.

— Mi konas tre bone sinjoron de Sommervieux, — daŭrigis la kolombino. — De du semajnoj li vizitas niajn kunvenajn vesperojn. Li rakontis al mi ĉiujn siajn dolorojn kaj elektis min kiel advokaton. De tiu mateno mi scias, ke li adoras Aŭgustinon kaj li havos ŝin. Ha!

kuzino, ne tiel rifuze movu la kapon. Sciiĝu, ke oni

43