nomos lin barono, kaj ke ĵus la imperiestro mem faris lin kavaliro de la Honorlegio. Roguin estas nun lia notario kaj konas liajn aferojn. Nu! sinjoro de Sommervieux posedas per taŭgaj bienoj dekdu mil frankojn de rentoj. Cu vi scias, ke la bopatro de tia viro povas fariĝi io, urbestro en sia distrikto ekzemple! Cu vi ne vidis sinjoron Dupont farita grafo de 1’ imperio kaj senatano, pro tio, ke kiel urbestro li venis komplimenti la imperiestron pro lia eniro en Vieno-n? Ho, tiu edziĝo realiĝos. Mi adoras lin, tiun bonan junulon. Lia konduto kontraŭ Aŭgustino estas vidata nur en la romanoj. Jes, mia karetulino, vi estos feliĉa, kaj ĉiuj volus esti sur via loko. Mi ricevas hejme ĉe miaj vesperoj sinjorinon dukinon de Karigliano, kiu ŝatas malsaĝe sinjoron de Sommervieux. Kelkaj malicbuŝulinoj diras, ke ŝi venas ĉe min tiur pro li, kvazaŭ hieraŭa dukino ne estas en deca loko ĉe unu Chevrel-ino, kies familio apartenas al taŭga burĝaro depost pli ol cent jaroj.
— Aŭgustino, — diris sinjorino Roguin post paŭzeto, — mi vidis Ia portreton. Dio! kiel bela ĝi estas? Ĉu vi scias, ke la imperiestro volis vidi ĝin. Li diris ridante al la maljuna ĉefmarŝalo, ke se troviĝus multe da tiaj virinoj en lia kortego, dum tie envenas tiom da reĝoj, li certigus firme, ke li povus ĉiam subteni la pacon en Eŭropo. Cu tio ne estas flataĵo?
La malkvietoj, kiuj komencis tiun tagon devis simili tiujn de la naturo, ĉar ili revenigis kvietan kaj serenan veteron. Sinjorino Roguin tiel delogis parolante, ŝi povis ataki tiom da kordoj samfoje en la sekaj koroj de la gesinjoroj Guillaume, ke ŝi fine trovis unu, kiun ŝi uzis taŭge. Ce tiu stranga epoko, la komerco kaj la financo pli ol iam havis la malsaĝan manion alligi sin al ia aitnobeloj,
kaj la imperiaj generaloj profitis sufiĉe tiun