inklinon. Sinjoro Guillaume parolis forte kontraŭ tiu bedaŭrinda emo. Liaj preferitaj aksiomoj estis, ke por trovi la feliĉon, virino devas edziniĝi kun samklasulo; frue aŭ malfrue oni estas punata, se oni altiĝas troe; amo rezistas tiel malforte kontraŭ la maltrankvilaĵoj de la mastrumo, ke estas necese trovi unu ĉe la alia tre firmajn kvalitojn por esti feliĉaj; unu el la du geedzoj ne devas scii pli ol la alia, ĉar tutunue oni devas interkompreni sin; edzo, kiu parolas greke kaj edzino parolanta latine riskas morti pro malsato. Li estis eltrovinta tiun ŝajnan proverbon. Li komparis la tiel faritajn edzigojn al tiuj antikvaj ŝtofoj el silko kaj lano, kies silko fine ĉiam rompis la lanon. Tamen troviĝas tiom da vanteco funde en la homa koro, ke la prudento de la piloto, kiu tiel bone estris la katon, kiu pilkludas venkite cedis al la atakema parolrapidego de sinjorino Roguin. La severa sinjorino Guillaume, kiel la unua, trovis en la inklino de sia filino motivojn por deflankiĝi de tiuj principoj kaj por konsenti akcepti hejme sinjoron de Sommervieux, kiun ŝi submetos al rigora observado.
La maljuna negocisto iris trovi Jozefon Lebas kaj konigis al li.tiujn aferojn. Je la duono de la sepa, la manĝoĉambro, famigita de la pentristo, kunigis sub sia vitraĵa tegmento gesinjorojn Roguin, la junan pentriston kaj lian ĉarman Aŭgustinon, Jozefon Lebas, kiu pacience atendis sian feliĉon kaj fraŭlinon Virginio, kiu ne havis plu kapdolorojn. Gesinjoroj Guillaume vidis estontece siajn infanojn edzigitajn kaj la destinojn de la kato, kiu pilkludas transdonitaj al lertaj manoj. Ilia kontentiĝo superis ĉion, kiam ĉe la deserto, Teodoro donacis al ili la mirigan pentraĵon, kiun ili ne povis vidi kaj kiu prezentis la internon de tiu malnova butiko, al kiu oni
ŝuldas tiom da feliĉo.