Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaleŝo kun sia familio, Vjfginio donis la brakon al sia patro, sekvante sian junan fratinon humile kaj en plej simplaj vestoj, kiel ombro necesa por la harmonio de tiu spektaklo. Sinjoro Guillaume klopodis multe por ke la pastro edzinigu Virginion antaŭ Aŭgustino; sed li havis la doloron vidi, ke la alta kaj malalta ekleziularo ĉiuokaze turnis sin al la pli eleganta el du. Li aŭdis, ke kelkaj el siaj najbaroj aplaŭdis forte la naturan saĝon de fraŭlino Virginio, kiu faris, ili diris, la plej firman edziniĝon kaj restis fidela je la kvartalo; dume ili jetis kelkajn pikspritaĵojn, sugestitajnper la envio pri Aŭgustino, kiu edziniĝis kun artisto, nobelo; ili aldonis kun kvazaŭa teruro, ke se la Guillaum-oj estas ambiciaj, la drapkomerco pereos. Car maljuna vendisto de ventumiloj diris, ke tiu ĉionmanĝanto baldaŭ metos ŝin „sur la pajlon", la patro Guillaume ĝojis in petto pro la prudento metita en la redakcion de la edziga kontrakto. La vesperon, la familio disiĝis post luksa balo, sekvita de unu el tiuj sufiĉegaj manĝadoj, kies memoro ekperdiĝas en la nuna generacio. Gesinjoroj Guillaume restis en sia hotelo, strato Vieux Colombier (malnova kolombejo), kie la festeno okazis. Gesinjoroj Lebas reiris en kaleŝo al la malnova domo de la strato Sta Deniso por tie estri la firmaon: la kato, kiu pilkludas. La artisto, ebria de feliĉo, prenis inter siaj brakoj sian karan Aŭgustinon, forrabis ŝin vive, kiam ilia kupeo alvenis la straton Trois frĉres (tri fratoj) kaj portis ŝin en sian elegantan loĝejon.

La pasia flameco, kiu posedis Teodoron, kaŭzis, ke tuta jaro pasis kaj nenia nubeto konfuzigis la azuron de la ĉielo, sub kiu ili vivis. Por ili la ekzistado estis neniel peziga. Teodoro disŝutis sur ĉiun tagon nekredeble plezurajn ornamojn. Plaĉe li variis la sendetenemojn

de la pasio per la mola malvigleco de tiu ripozo,

48