en kiu la animoj estas forĵetitaj tiel alten en la ekstazon, ke ili ŝajnas forgesi tie la korpan kuniĝon. Malkapabla pripensi, Aŭgustino sekvis senvole la ondoforman iradon de sia feliĉo. Ŝi nur povis liveri sin tute al la permesata kaj sankta amo de 1’ edziniĝo. Simpla kaj naiva ŝi konis nek la koketecon de la rifuzoj, nek la estrecon, kiun junulino de la altrango kreas al si super edzo per lertaj kapricoj. Ŝi tro amis, por pensi pri estonteco, kaj ŝi ne imagis, ke tiel dolĉa ĝuiga vivo povus iam ĉesi. Feliĉa, ke ŝi estis la tuta plezuro de sia edzo, ŝi kredis, ke tiu neestingebla amo estus ĉiam por ŝi la plej bela ornamaĵo, same kiel ŝia sindonemo kaj ŝia obeemo estus ĉiamdaŭra allogo. Fine la feliĉo de 1’ amo estis iginta ŝin tiel brila, ke ŝia beleco inspiris al ŝi malhumilecon kaj certigis ŝin, ke ŝi povos ĉiam regi viron tiel facile eksciteblan, kiel sinjoro de Sommervieux. Do kiel virino ŝi konis kiel instruojn nur tiujn de 1’ amo. Meze de tiu feliĉo, ŝi restis la nescianta knabino, kiu vivis senbrile en la strato Sta Deniso, kaj ŝi ne pensis alpreni la manierojn, la scion, la tonon de la mondo, en kiu ŝi devis vivi. Car ŝiaj paroloj estis amparoloj, ŝi metis ja en ilin ian spritofleksecon kaj esprimdelikatecon; sed ŝi uzis la lingvaĵon komunan al ĉiuj virinoj, kiam ili estas enprofundiĝintaj en pasio, kiu ŝajnas esti ilia medio. Se okaze ideo malakordiĝanta kun tiuj de Teodoro estis esprimata de Aŭgustino, la juna artisto ridis pri tio, same kiel oni ridas pri la unuaj eraroj de fremdulo, sed kiuj fine lacigas, se li ne korektiĝas.
Tamen, ĉe la fino de tiu jaro, tiel ĉarma kiel rapida, Sommervieux sentis iun matenon la necesecon repreni siajn laborojn kaj siajn kutimojn. Lia edzino estis graveda. Li revidis siajn amikojn. Dum la longaj suferoj de 1’ jaro,
kiam unuafoje juna edzino nutras infanon, sendube li