Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

esperante ke tiu grandanima konduto frue aŭ malfrue reakerigus la edzan amon; sed ne estis tiel. Kiam Sommervieux Iaborlaca eliris el sia laborejo, Aŭgustino ne kaŝis suflĉe rapide sian laboron, kaj la pentristo povis ekvidi, ke lia edzino riparis kun la tuta detaleco de bona mastrino la tolaĵon de la domo kaj la lian. Ŝi liveris malŝpareme senmurmure la monon por la neurĝaj elspezoj de sia edzo; sed celante konservi la riĉaĵon de sia kara Teodoro ŝi ŝparis ĉu pri si, ĉu pri mastrumaj aferoj. Tiu konduto estas neakordigebla kun la senzorgeco de la artistoj, kiuj je la kariera fino, tiel ĝuas la vivon, ke neniam ili demandas sin pri la motivo de sia ruiniĝo. Neutile marki ĉiun kolorgradiĝon, per kiu la brila nuanco de iliaj unuaj tagoj de edzeca feliĉo atingis al profunda mallumo. Iun vesperon, la malgaja Aŭgustino, kiu de longatempe aŭdis sian edzon paroli entuziasme pri sinjorino Dukino de Karigliano, ricevis de amikino kelkajn malicajn avizojn pri la alligeteco de Sommervieux al tiu fama koketulino, kies modoj estis sekvitaj en la imperiestra kortego. Dudekunujara, en la tuta brileco de la juneco kaj de la beleco, Aŭlgustino vidiĝis perfidita por trideksesa virino. Sentante sin malfeliĉa meze de la monduma vivo kaj de ĝiaj festoj senplezuraj por si, la kompatindulino ne komprenis la admiron, kiun ĉi tie ŝi ekscitis, nek la envion, kiun ŝi incitis. Ŝia vizaĝo akiris novan esprimon. La melankolio disŝutis sur ŝiajn trajtojn la mildecon de la rezigno kaj la palecon de malŝatita amo. Baldaŭ ŝin amindumis la plej deloguloj; sed ŝi restis soleca kaj virteca. Kelkaj malŝatantaj paroloj diritaj senpripense de ŝia edzo naskis en ĝi neesprimeblan malesperon. Fatala lumeto igis, ke ŝi duonvidis la kontaktajn mankojn, kiuj pro ŝia

nekompleta edukiteĉo malhelpis la tutan kuniĝon de ŝia

53