Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

animo kun tiu de Teodoro; ŝi havis sufiĉan amon por absolvi lin kaj kondamni sin. Si ploris sangajn larmojn kaj rekonis tro malfrue, ke estas malsamspritaj edziĝoj, same kiel malsamrangaj kaj malsammoraj. Pensante pri la printempaj ĝuoj de sia kuniĝo, ŝi komprenis la amplekson de la pasinta feliĉo kaj konsentis, ke tiel riĉa amrikolto estis tuta vivo, kiun oni povis pagi nur per ia malfeliĉo. Tamen ŝi amis tro sincere por perdi ĉian esperon. Pro tio je la dudekunua jaro ŝi kuraĝis instrui sin kaj indigi sian imagon je tiu de sia admirito.

— Se mi ne estas poetino, pensis ŝi, almenaŭ mi komprenos la poezion. Kaj utiligante tiam tiun volforton, tiun energion, kiujn ĉiuj amantaj virinoj posedas, sinjorino de Sommervieux provis ŝanĝi sian karakteron, siajn morojn kaj kutimojn; sed kvankam ŝi legis avide multe da volumoj kaj lernis kuraĝe, ŝi sukcesis nur iĝi malpli nescianta. La subtileco kaj la plaĉoj de la konversacio estas naturdono aŭ produkto de eduko komencita de la lulilo. Si povis ŝati kaj ĝui la muzikon, sed ne ĝuste kanti. Si komprenis la literaturon kaj la belaĵojn de la poezio, sed estis tro malfrue por per ili ornami sian ribelan memoron. Plezure ŝi aŭdis la mondumajn interparoladojn, sed al ili ŝi liveris nenion rimarkindan. Siaj prireligiaj ideoj kaj ŝiaj infanecaj antaŭjuĝoj kontraŭis la tutan liberigon de ŝia inteligento. Fine kontraŭ ŝi, en la animon de Teodoro, estis ŝovita kontraŭjuĝo, kiun ŝi ne povis venki. La artisto mokis tiujn, kiuj vantis lian edzinon kaj liaj ŝercaĵoj estis sufiĉe pravaj: li imponis tiel al tiu juna kaj kortuŝa kreitajo, ke ĉe lia ĉeesto aŭ duope, ŝi tremis. Genita pro ŝia tro granda deziro plaĉi, ŝi sentis sian spiriton kaj siajn konitaĵojn malaperi en solan senton. La fideleco de

Aŭgustino malplaĉis eĉ al tiu malfidela edzo, kiu ŝajnis

54