Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ha! mi montrus al li belajn scenojn, mi — ekkriis sinjorino Guillaume interrompante sian filinon. — Kiel vi povas esti indulga je tia viro! Unue mi ne ŝatas iun, kiu trinkas nur akvon. Tio ne estas saniga. Kial li montras malemon, kiam li vidas virinojn, kiuj manĝas. Kia stranga maniero! Sed li estas freneza! Cio, kion vi diras al ni pri li, ne estas ebla. Edzo ne povas foriri elhejme nenion dirante kaj revenante nur post dek tagoj. Li diris al vi, ke li estis en Dieppe por pentri la niaron. Ĉu oni pentras la maron? Li faras al vi rakontojn nekredeblajn.

Aŭgustino malfermis la buŝon por defendi sian edzon, sed sinjorino Guillaume ordonis silenton al ŝi geste, kio per kutima resto obeigis ŝin, kaj ŝia patrino ekkriis seke:

— Nu, ne parolu plu al mi pri tiu viro; neniam li eniris preĝejon, se ne por vidi vin kaj edziĝi kun vi. La senregiuloj kapablas ĉion malbonan. Ĉu Guillaume pensis iufoje kaŝi al mi ion, resti tri tagojn ne dirante: uf! kaj poste babiladi, kiel unuokula pigo?

— Kara panjo, vi juĝas tro severe la superulojn. Se ili havus ideojn similajn je tiuj de aliaj, ili ne estus plu talentuloj.

— Nu! la talentuloj restu ĉe si, kaj ne edziĝu! Kiel, talentulo malfeliĉigos sian edzinon kaj por tio, ke li havas talenton, tio estos bona. Talento! Talento! Ne bezonas tiom da talento por paroli, kiel li blanka kaj nigra ĉiuminute, interrompi la parolantojn, sonirigi tamburon hejme, neniam lasi, ke iu estas certa pri io ajn, devigi edzinon, ke ŝi ne amuziĝas antaŭ ol la ideoj de ŝia sinjoro estu gajaj; ke ŝi estu malgaja, tuj kiam li estas malgaja …

— Sed panjo, la esenco de tiaj imagaĵoj ...

60