Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kiaj estas tiuj imagaĵoj? — plue diris sinjorino Guillaume, interrompante ankoraŭ sian filinon. — Li havas belajn, laŭ mia opinio! Kia estas edzo, kiu ne tuj konsultinte kuraciston, kaprice manĝas nur legomojn? Se tio estus nur pro religio, lia dieto servus por io, sed li ne estas pli pia ol Kalvinano. Cu jam oni vidis viron ami, kiel li, la ĉevalojn pli, ol li amas sian proksimulon, frizigi siajn harojn kiel idolano, kuŝigi statuojn sub muslino, fermigi siajn fenestrojn tage por labori ĉe lamplumo. Nu lasu min, se li ne estus tiel abomene malmorala, li estus konvena por loĝi en la Malgrandaj domoj17). Petu konsilon de sinjoro Lorau la vikario de S,a SuIpice, li diros al vi, ke via edzo ne kondutas kiel kristano.

— Ho, panjo! ĉu vi povas kredi …

— Jes, mi kredas! Vi amis lin, vi ekvidas nenion el ĉio tio. Sed mi, ĉirkaŭ la unuaj tempoj de via edziniĝo, mi memoras, ke mi renkontis lin en la ChampsElysĉes18). Li sidis sur ĉevalo. Nu! li galopis momente senbride, poste li haltis por rajdi paŝe. Mi pensis tiam: Jen estas viro senracia.

— Ha, — ekkriis sinjoro Guillaume frotante la manojn, — kiel mi taŭge agis, kiam mi edzinigis vin sen komuneco de bienoj kun tiu strangulo.

Kiam Aŭgustino estis senprudente rakontinta la realajn plendmotivojn kontraŭ sia edzo, la du maljunuloj restis mutaj pro indigno. Baldaŭ sinjorino Guillaume prononcis la vorton eksedzigo. Ce tiu vorto la senokupa negocisto estis kiel revekigita. Pelita per la amo por sia filino kaj ankaŭ per la baraktoj, kiujn proceso necesus, la patro Guillaume ekparolis. Li decidis fari la peton pro eksedzigo, li direktis ĝin, li preskaŭ pledis, li proponis al sia

filino, pagi ĉiujn elspezojn, viziti la advokatojn, la juĝistojn

61