la prokuratorojn, movi ĉielon kaj teron. Sinjorino de Sommervieux terurigita, rifuzis la patrajn servojn, diris, ke ŝi ne volas disiĝi de sia edzo, se eĉ ŝi estus dekfoje pli malfeliĉa, kaj ne parolis plu pri siaj ĉagrenoj. Poste ŝi estis superŝutita de siaj gepatroj per ĉiuj senvortaj kaj konsiligaj zorgoj, per kiuj la du maljunuloj provis kompensi, sed vane por ŝiaj korpenoj. Aŭgustino eliris, sentante la neeblecon sukcesi, ke nekleruloj povu taŭge juĝi superulojn. Si sciiĝis, ke edzino devas kaŝi je ĉiuj, eĉ je siaj gepatroj, malfeliĉojn por kiuj oni renkontas tiel malfacile simpatiojn. La malpacegoj kaj la suferoj de la altspiritaj medioj povas esti ŝatataj nur de nobeloj, kiuj al ili apartenas. En ĉia afero nur niaj egaluloj povas juĝi nin.
La kompatinda Aŭgustino retroviĝis do en la malvarma atmosfero de sia hejmo, liverata al la abomeno de ŝiaj meditadoj. Studo estis nun nenio por ŝi, ĉar la studado ne redonis al ŝi la edzan koron. Konante la sekretojn de tiuj fajranimoj sed senigita je iliaj eblaĵoj, ŝi forte partoprenis iliajn penadojn ne partigante iliajn plezurojn. La mondumo lacigis ŝin; ĝi ŝajnis malgrandanima kaj malnobla rilate la pasiajn okazojn. Fine ŝia vivo estis maltrafa. Iun tagon penso lumigis ŝiajn mallumajn ĉagrenojn, kiel ĉielradio. Tiu ideo povis plaĉi nur al tiel pura, tiel virtema koro, kiel estis la ŝia. Si decidis viziti Dukinon de Karigliano, ne por peti de ŝi la koron de sia edzo, sed por instrui sin pri la artifikoj, kiuj forrabis lin de ŝi; por veki intereson al la patrino de la infanoj de ŝia amiko en tiu malhumila mondulino, por mildigi ŝin kaj kunkulpigi ŝin pro ŝia estonta feliĉo, same kiel ŝi estis la ilo de ŝia unua malfeliĉo.
Do, iun tagon Ia timema Aŭgustino provizata per
supernatura kuraĝo, enveturiĝis je la dua posttagmeze por