Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

provi penetri ĝis la buduaro de la fama koketulino, kiu neniam antaŭ tiu horo estis videbla. Sinjorino de Sommervieux ne jam konis la majestajn vestiblojn, tiujn grandiozajn ŝtuparojn, tiujn senmezurajn salonojn ornamitajn per floroj malgraŭ la vintraj rigoroj kaj dekoraciitaj per tiu gusto propra al la virinoj naskiĝintaj en la riĉego, aŭ kiuj posedas la distingiĝintajn kutimojn de 1’ aristokrataro, Aŭgustino sentis teruran korpremon. Ŝi enviis la sekretojn de tiu eleganteco, kiun neniam ŝi imagis. Ŝi konstatis aspekton de nobeleco, kiu klarigis al ŝi la allogon de tiu domo por ŝia edzo. Kiam ŝi atingis la privatajn loĝejojn de la dukino, ŝi sentis ĵaluzon kaj kvazaŭan malesperon, admirante la voluptan aranĝon de la mebloj, de la drapaĵoj kaj de la tapetoj. Tie la malordo estis gracieco, la lukso afektis kvazaŭan malŝaton por la riĉeco. La parfumoj disigitaj en tiu milda atmosfero flatis al la floro ne ofendetante ĝin. La akcesoraĵoj de la loĝejo harmoniiĝis kun vido per vitraĵoj super la herbejaj ĝardenoj garnitaj per verdarboj. Cio estis delogo kaj tie oni ne sentis la intencon. La genio de la mastrino de tiuj loĝejoj montriĝis tute en la salono, kie atendis Aŭgustino. Ŝi penis diveni la karakteron de sia konkurantino per la aspekto de la disaj objektoj; sed superis tie io nepenetrebla ĉe la malordo, kiel ĉe la simetrio kaj por la simpla Aŭgustino tio estis nedeĉifrebla. Tio, kion ŝi povis vidi, estis, ke la dukino estas supera virino. Ŝi spertis tiam dolorigan penson.

— Ho, ve! estus vero, — ŝi diris enpense, ke koro ama kaj simpla ne sufiĉas al artisto; kaj por kompensi la pezon de tiuj fortanimoj, ĉu oni devas kunigi ilin al virinaj animoj, kies potenco egalu la ilian? Se mi estus edukita kiel tiu sireno, almenaŭ niaj armiloj estus restintaj

egalaj ĉe la lukto.

63