Aŭgustino kisis la manon de la dukino, kiu prenis ŝin sur sia koro kaj ĉirkaŭbrakis ŝin per amemo tiom pli viva, ke ŝi forgesus ŝin la morgaŭon. Tiu sceno estus detruinta por ĉiam la hontemon kaj la purecon de virino malpli virtema ol Aŭgustino, por kiu la sekretoj rivelitaj de la dukino povis egale esti savigaj aŭ pereigaj. La malica politiko de la altrangaj medioj konvenis nek al Aŭgustino, nek al la malvasta racio de Jozefo Lebas, nek al la naivega moralo de sinjorino Guillaume. Stranga efiko de la malrektaj situacioj, en kiujn ĵetas nin la plej etaj kontraŭsenco! Aŭgustino similis tiam alpan paŝtiston, surprizitan de lavango, se li hezitas aŭ se li volas aŭskulti la kriojn de siaj akompanantoj, plej ofte li pereas. Ce tiuj grandaj krizoj, la koro rompiĝas aŭ malmoliĝas.
Sinjorino de Sommervieux revenis hejmen ekatakita per maltrankviliĝo nepriskribebla. Sia konversacio kun la dukino estigis multe da ideoj sin kontraŭantaj en sia menso. Ŝi estis, kiel la fabelaj ŝafoj, kuraĝplena ĉe la foresto de la lupo. Ŝi admonis sin kaj skizis admirajn kondutplanojn; ŝi konceptis mil koketaĵojn; ŝi eĉ parolis al sia edzo, retrovante for de li, ĉiujn provojn de tiu vera elokventeco, kiu neniam forlasas lavirinojn; poste pensante al la fiksa kaj klara rigardo de Teodoro, ŝi tremis jam. Kiam ŝi demandis, ĉu la sinjoro estas hejme, ŝia voĉo mankis; eksciante, ke li revenos ne vespermanĝi, ŝi sentis neklarigeblan ĝojmovon. Simila je la krimulo, kiu apelacias pri sia mortiga verdikto, limtempo kia ajn mallonga ĝi povas esti, ŝajnis al ŝi tuta vivo. Ŝi pendigis la portreton en sian ĉambron kaj atendis sian edzon liverante sin al ĉiuj angoroj de 1’ espero. Ŝi antaŭsentis tro nete, ke tiu provo decidos pri ŝia tuta
estonteco, por ke ŝi ne tremtimu ĉe ĉia bruo, eĉ ĉe la