Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

murmuro de sia horloĝo, kiu ŝajnis pligravigi ŝiajn terurojn ilin mezurante. Ŝi penis trompi la tempon per mil artifikoj. Ŝi ekpensis fari tualeton, kiu similigus ŝin tute al la portreto. Poste, konante la maltrankvilan karakteron de sia edzo, ŝi lumigis sian loĝejon eksterordinare, certa, ke rehejmiĝante li venos ĉe ŝin pro scivolemo. Noktomezo sonoris, kiam ĉe la krio de la lakeo, la hotela pordo malfermiĝis. La veturilo de la pentristo ruliĝis sur la senbrua pavimo de la korto.

— Kio signifas tiu iluminado? — demandis Teodoro per ĝoja voĉo enirante la ĉambron de sia edzino.

Aŭgustino lerte kaptis tiel favorigan movon, ŝi saltis al la kolo de sia edzo kaj montris al li la portreton. La artisto senmoviĝis kiel roko. Liaj okuloj direktis sin alterne al Aŭgustino kaj al la akuzanta kostumo. La timema edzino duonmortanta observis la ŝanĝan frunton, la terurigan frunton de sia edzo. Ŝi vidis grade la esprimajn sulketojn amasiĝi kiel nuboj; poste ŝi kredis, ke ŝia sango firmiĝis en ŝiaj vejnoj, kiam kun flamanta rigardo kaj per profunde obtuza voĉo li demandis:

— Kie vi trovis tiun pentraĵon?

— La Dukino de Karigliano redonis ĝin al mi.

— Cu vi postulis ĝin de ŝi?

— Mi ne sciis, ĉu ĝi estis ĉe ŝi. La mildeco aŭ pli ĝuste la ensorĉa melodio de la voĉo de tiu anĝelino estus kortuŝinta kanibalojn, sed ne artiston kaptitan per la turmentoj de ofendita vanteco.

— Tio estas inda je ŝi, — ekkriis tondre la artisto. — Mi venĝos, — li diris promenante grandpaŝe. — Ŝi mortos pro honto; mi pentros ŝin! jes, mi prezentos ŝin kun la trajtoj de Mesalino elirante nokte de la Klaŭda palaco.

— Teodoro! — diris voĉo senfortiĝa.

— Mi mortigos ŝin.

71