— Mia amiko!
-— Si amas tiun kavalerian koloneton, tial, ke li rajdas belete …
— Teodoro!
— He! lasu min, — diris la pentristo kun voĉsono, kiu similis preskaŭ leonblekon. Estus abomene pentri tiun tutan scenon; fine la ebrieco de la kolero sugestis al la artisto parolojn kaj agojn, kiujn edzino malpli juna ol Aŭgustino estus altribuinta al frenezeco.
Cirkafl la oka matene, la morgaŭon, sinjorino Guillaume surprizis sian filinon, palan kun la okuloj ruĝaj, la hararo malorda, tenante en mano poŝtukon trempitan per ploroj, rigardante sur la pargeto la disajn rompaĵojn de disŝirita kostumo kaj la pecojn de granda orumita kadro. Aŭgustino, kiun la doloro preskaŭ sensentigis montris tiujn rubojn per gesto malesperplena.
— Kaj jen estas eble granda perdo, — ekkriis la maljuna estrino de la kato, kiu pilkludas. Vere, ĝi estis simila, sed mi aŭdis, ke sur la bulvardo loĝas viro, kiu faras ĉarmajn portretojn por kvindek skudoj.
— Ha, mia patrino!
— Malfeliĉulino, vi estas prava, — respondis sinjorino Guillaume, kiu malĝuste komprenis la esprimon de la rigardo, kiun ĵetis al ŝi ŝia filino. Kredu al mi, neniam oni estas tiel kore amata, kiel de sia patrino. Mia beleto,mi divenas ĉion; sed venu konfidi viajn ĉagrenojn, mi konsolos vin. Cu mi ne diris jam al vi, ke tiu viro estas malsaĝa? Via ĉambristino rakontis al mi strangajn aferojn... Sed li estas do vera monstro!
Aŭgustino metis fingron sur siajn lipojn palajn, kiel por petegi de sia patrino momenton de silento. Dum tiu
terura nokto la malfeliĉo estis troviginta de ŝi tiun paci-