Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉar ili ne volis konkuri kun la „malgranda poŝtveturigisto“ de Peplin. Do la edziĝo estis solenigata. La edziĝofestaj gastoj, nome sinjoro balailfaristo Adam Kraus kun edzino kaj sinjoro seĝoflikisto Snippel kun edzino, ambaŭ kun granda amaso da infanoj, pie aŭskultis, kiam la sinjoro pastoro solene kunigis Martinon Tune kun Anna Peplin. La sinjorinoj pro kortuŝo purigis la nazon per siaj nudaj fingroj, la viroj ekmaĉis novan buleton da tabako, kaj la preĝej-servisto ĉirkaŭrigardis en la ĉambro, kie tiuj subteruloj loĝadas. Mizere, tre mizere estis tie, tamen iel purece ĉio aspektis, kaj por la arto oni ankaŭ ion oferis. Sur la muro, antaŭ nelonge freŝe kalkigita, estis alnajlita duona dekduo da bildfolioj el Neuruppin-a skolo (presita kaj aĉetebla ĉe Gustav Kühn), kiuj prezentis reproduktaĵojn el la lasta milito inter Ruslando kaj Japanujo, kie la ruĝa fajro elsaltis el la kanonoj kaj granda amaso da kanonkuglegoj kaj rusaj piedoj saltis en la aeron. Sur la sama muro pendis de najlo dika kverka bastono.

Kiam la pastoro estis dirinta „Amen“, ĉiuj sidiĝis ĉe la kafo-tablo, kaj sinjorino Peplin enverŝis. Unue al sinjoro pastoro kaj sinjoro preĝej-servisto, poste al la junaj geedzoj kaj fine al la aliaj gesinjoroj.

„Mi jam tute pretigis la kafon“, diris sinjorino Peplin, „estas jam lakto kaj sukero en ĝi, prenu, sinjoro pastoro, la kuko, kiu staras dekstre de vi, estas la plej bona.“