Marcelino. Ne kalkulante la sinjoron grafon, pri kiu oni ne parolas.
Suzano. (kun riverenco) Via servantino mi estas, sinjorino; viaj paroloj ĉiam enhavas ion maldolĉan.
Marcelino. (kun riverenco) Mi tre estas via, sinjorino. Kie do sin trovas la maldolĉeco? Ĉu tio ĉi ne estas justa, ke donema sinjoro iom partoprenu la ĝojon, kiun li liveras al siaj servantoj?
Suzano. Kiun li liveras?
Marcelino. Jes, sinjorino.
Suzano. Feliĉe, via ĵaluzo estas tiel konata, kiel viaj rajtoj pri Figaro estas sensignifaj.
Marcelino. Mi estus povinta ilin plifortigi, cementante ilin per la maniero de via moŝto.
Suzano. Ho, tiu ĉi maniero estas propraĵo de la instruitaj sinjorinoj.
Marcelino. Kaj vi, infano, tute ne estas tia! Senkulpa kiel maljuna juĝisto!
Bartolo. (altirante Marcelinon) Adiaŭ, bela fianĉino de nia Figaro!
Marcelino. (kun riverenco) La sekreta fianĉino de nia sinjoro.
Suzano. (kun riverenco) Kaj persono, kiu vin tre estimas, sinjorino.
Marcelino. (kun riverenco) Ĉu ankaŭ ŝi faros al mi la honoron min iom ami, sinjorino?
Suzano. (kun riverenco) Rilate tion ĉi, via moŝto nenion pli povas deziri.
Marcelino. (kun riverenco) Tiel bela persono estas via moŝto!
Suzano. (kun riverenco) He, sufiĉe por ĉagrenigi vian moŝton.
Marcelino. (kun riverenco) Precipe tre respektinda!
Suzano. (kun riverenco) Tio ĉi konvenas al la duenjoj.[1]
Marcelino. (furioza) Al la duenjoj! Al la duenjoj!
Bartolo. (retenante ŝin) Marcelino!
Marcelino. Ni foriru, doktoro, ĉar mi ne povus deteni min. Adiaŭ, sinjorino. (Kun riverenco.)
- ↑ Duenjo estas maljuna guvernantino aŭ kompanianino. — L. de B.